El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ses ĉinaj universitatoj enviciĝis inter cent plej bonaj universitatoj

| 2017-06-21
Bookmark and Share
 

    Antaŭ nelonge la eduka organizo Quacquarelli Symonds publikigis la 14an liston de universitatoj de la mondo, kun 959 universitatoj el 84 landoj.

 

    Usono kaj Britio

 

    Masaĉuseca Instituto de Teknologio okupis la unuan lokon en sinsekvaj ses jaroj. Tuj sekvis Stanford-Universitato kaj Harvard-Universitato. Kompare kun la pasinta jaro la unuaj dek universitatoj estas preskaŭ la samaj. Krom Svislanda Federacia Instituto de Teknologio, la aliaj naŭ troviĝas en Usono kaj Britio.

 

    Plejparto de la cent plej bonaj universitatoj troviĝas en Usono (31), Britio (16) kaj Aŭstralio (7). Estas videble, ke ĝenerale la potenco de usonaj universitatoj havas grandegan avantaĝon.

 

    Ses ĉinaj universitatoj

 

    En ĉi-jara listo troviĝas ses universitatoj el la ĉina ĉeftero, je du pli multe ol lastjare. Tsinghua-Universitato kaj Peking-Universitato respektive okupas la 14an kaj 17an lokojn. Ankaŭ Zhejiang-Universitato, Ŝanhaja Jiaotong-a Universitato, Fudan-Universitato kaj Nanjing-a Universitato estis enlistigitaj inter la cent plej bonaj universitatoj.

 

    Granda datumaro

 

    La Monda Universitat-Listo QS estas jara deklaro farita de la eduka organizo Quacquarelli Symonds. Ĝi inkludas la sintezan kaj fakan listojn de ĉefaj universitatoj tutmonde. Krome, QS havas du apartajn regionajn listojn, nome QS-Listo de Aziaj Universitatoj kaj QS-Listo de Latinamerikaj Universitatoj. La normoj por tiuj du listoj estas malsamaj ol tiu por la listo de ĉefaj universitatoj de la mondo.

 

    Kiel unu el la monde tri aŭtoritataj listoj, ĉi-foje ĝi estis bazita sur taksoj de 75,000 pintrangaj akademianoj kaj 40,455 organizoj el pli ol cent landoj en la pasintaj kvin jaroj kaj analizo de datumaro citita el 12,31 milionoj da akademiaj periodaĵoj kaj 66,3 milionoj da disertaĵoj en la pasintaj ses jaroj el la monde plej granda disertaĵ-datumbazo Scopus/Elsevier.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments