La Zono kaj Vojo: Cele al pli ekvilibra evoluado

| 2017-06-21
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    La du-taga Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro okazis en Pekino de la 14-a ĝis la 15-an de majo 2017. La forumo fermiĝis kun la anonco, ke Ĉinio okazigos la 2-an forumon en 2019.

 

    Pli ol 1 500 ĉeestantoj el 130 landoj de la mondo, inkluzive de 29 ŝtatestroj, multaj ĉefoj kaj altrangaj respondeculoj el 70 gravaj internaciaj organizoj, kiaj UN, la Ruĝa Kruco, kaj fakuloj el diversaj kampoj arde diskutis pri la manieroj de kunlaboro kaj de komuna evoluado kadre de "La Zono kaj Vojo".

 

Xi Jinping en la Forumo
 

    La belforma kolĉeno de perloj

 

    Post la unufoja propono de ĉina prezidanto Xi Jinping en 2013, oni finfine sukcese formulis praktikeblan celon kaj detalajn plenumeblajn manierojn de "La Zono kaj Vojo". Gvidantoj el 30 landoj kaj gravaj internaciaj organizoj atingis ampleksan interkonsenton pri la kunlaboro de "La Zono kaj Vojo" la 15-an de majo en Pekino, laŭ la iniciato de ĉina prezidanto Xi Jinping .

 

    "La Zonon kaj Vojon" alinomas kolĉenon de perloj, ĉar se ni vidas desupre en la ĉielo gravajn urbojn de "La Zono kaj Vojo", ni trovas la belan formon de perlokolĉeno. La partoprenantoj de "La Zono kaj Vojo" esperas, ke tiu ĉi bela kolĉeno portos al ĉiuj partoprenantoj futuron same belan kaj dolĉan kiel tia kolĉeno mem.

 

 

    La tutmondiĝo ĝisnuna

 

    Oni nomas la nuntempan periodon la periodo de "Unu kontraŭ Naŭ". Kion signifas "Unu kontraŭ Naŭ"? Tio signifas, ke nuntempe 10 % da homoj en la mondo posedas pli ol 70% da riĉaĵo de la tuta mondo kaj aliaj 90% da homoj nur vivtenas sin aŭ suferas pro malriĉeco kaj pro tio oni nomas nuntempan periodon kiel la periodon de "Unu kontraŭ Naŭ"-a socio. Sed bedaŭrinde ni ne povas ŝanĝi tiun ĉi malegalecon de la ekonomia situacio sub la nuna ekonomia sistemo. La novliberalisma ekonomia sistemo regis la mondon depost la 1980-aj jaroj. Tiu ĉi nova sistemo ĉefe gvidata de Usono kaj Britio rapide konkeris la tutan mondon kaj de tiam komenciĝis la tutmondiĝo precipe en la ekonomia kampo. Tiu ĉi tutmondiĝo kvankam akcelis pli liberan internacian komercon ol en la antaŭa periodo kaj la monda ekonomio senĉese evoluis, tamen ĝian rikolton nur povis ĝui manpleno da landoj kaj entreprenistoj. Kaj pro tio malegaleco inter la riĉaj kaj malriĉaj landoj, kaj la riĉuloj kaj la malriĉuloj jaron post jaro grandiĝis, kaj bedaŭrinde ne eblas por ni ŝanĝi tiun ĉi malegalecan situacion sub la nuna evolusistemo.

 

    La aliforman tutmondiĝon ni bezonas

 

    Neniu povas diri, ke "La Zono kaj Vojo" elmontras la novan evolusistemon de la monda ekonomio, kio estas definitive malsama ol la ĝisnuna novliberalisma evolusistemo en kiu venkinto prenas ĉion kaj venkito perdas ĉion. Sed ni povas antaŭvidi en la laborplano de "La Zono kaj Vojo" sufiĉan esperon, ke ni trovos ion kion ni malsukcesis trovi en la ĝisnuna ekonomia sistemo de la mondo.

 

    Ĝis nun multaj internaciaj kunlaboroj en la ekonomia kampo estis gvidataj de unu aŭ du potencaj landoj kaj tiuj ĉi ĉefaj landoj forprenis plejparton de profito. Plie ili arbitre ŝanĝis la regulojn de la kunlaboro, se la reguloj ne bone efikas por ili mem. Pro tio ene de ĉi malegala ekonomia sistemo la situacio "Unu kontraŭ Naŭ" pli normaliĝis kaj vastiĝis.

 

    Sed "La Zono kaj Vojo" povos enkonduki en la mondon aliforman tutmondiĝon. Unue, plejpartaj nodurboj de "La Zono kaj Vojo" situas en la landoj nun evoluantaj kaj laŭplane granda sumo da kapitalo estos investita por konstrui diversajn kaj ĉefan infrastrukturon de tiuj ĉi landoj, kiaj vojreto, haveno ktp. La nuntempa tutmondiĝo gvidata de kelkaj okcidentaj landoj estas unuflanka tutmondiĝo. Tio signifas, ke en ĉiu kampo okcidentaj kulturoj, pens- kaj agadmanieroj influas aŭ estas devigataj al neokcidentaj kaj malfortaj landoj. Sed la tutmondiĝo, kiu sekvos kiel la rezulto de "La Zono kaj Vojo" diversigos, multkolorigos kaj profundigos la tutmondiĝon. En ĝi partoprenas kaj enmiksiĝos tute malsamaj kulturoj, historioj, religioj ktp. "La Zono kaj Vojo" kovras tre multajn landojn, kontinentojn, kulturojn kaj religiojn. Ĝi konektas 3 kontinentojn, 65 landojn kaj 93 nodajn urbojn. Ĝi ankaŭ fariĝos la ponto, kiu konektos reciproke diversajn kulturojn de malsamaj gentoj kaj religioj, kiaj hinduismo, islamo, konfuceanismo, kaj kristanismo. Tio signifas, ke "La Zono kaj Vojo" plimultigos kontaktojn kaj interŝangojn inter la homoj, kiuj kredas je malsama religio kaj havas malsamajn kulturon kaj historion. Ĝi povus helpi moderigi kaj malfortigi akrajn kontraŭstarojn kaj batalojn, kiuj malpacigas la nuntempan mondon kaj minacas la ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj.

 

    La tutmondiĝo de la tutmondiĝo

 

    Jam pasis 4 jaroj da prepardo por "La Zono kaj Vojo" depost ĝia proponiĝo en 2013, kaj la projekto eniris novan stadion. Kompreneble ĝi povus fronti ne malmultajn barojn dum la reala praktikado pro la diversaj kialoj, kiaj la miskomprenoj kaŭzitaj de tro da diverseco de partoprenantoj, de egala divido de profitoj ktp.

 

La mondo harmonie kunlabora
 

    Malgraŭ la menciitaj antaŭvideblaj baroj "La Zono kaj Vojo" povus glate antaŭeniri sub la energia kaj entuziasma iniciato de Ĉinio kaj kunlaboro de la koncernaj landoj kaj organizoj, kiuj respektive serĉas sian ekonomian evoluadon en "La Zono kaj Vojo".

 

    La tutmondiĝo ne signifas, ke unu aŭ kelkaj fortaj landoj aŭ gentoj unuflanke devigas siajn kulturaĵojn al aliaj malfortaj landoj aŭ gentoj, sed signifas, ke ĉiuj malsamaj kulturoj enmiksiĝu, kunekzistu kaj faru novajn kulturaĵojn. En tiu ĉi senco "La Zono kaj Vojo" povus enkonduki ian aliforman modelon por la komuna kaj paca ekzistado de la mondo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments