Inter la 1a kaj 14a de la kuranta monato japana esperantisto Toshiaki IItaka vizitis Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco por kunlaboro inter sia kompanio kaj Hefei-a Teknologia Universitato. Dume li dufoje renkontiĝis kun kelkaj lokaj esperantistoj.
Japana esperantisto Toshiaki IItaka Toshiaki IItaka renkontiĝis kun s-roj Liu Baoguo kaj Liu Jianguo en la 6a de junio. S-ro Liu Baoguo prezentas alkoholaĵon kun esperanta marko al Toshiaki IItaka. Matene de la 11a de junio s-ino Chen Min akompanis Toshiaki IItaka viziti Wujia-ĝardenon. En Wujia-ĝardeno Posttagmeze de la 11a de junio s-roj Ling Bo, Huang Zhengsu, Wang Lunde, Wang Yunfang kaj s-ino Chen Min akompanis Toshiaki IItaka viziti la novan kaj malnovan partojn de Anhui-a Universitato kaj Feicui-lagon. Vespere lokaj esperantistoj regalis Toshiaki IItaka per bankedo. Ili ĝuis la vesperan pejzaĝon de la bela urbo. Toshiaki IItaka perceptis entuziasmon de la lokaj esperantistoj. S-roj Ling Bo kaj Toshiaki IItaka Lokaj esperantistoj Wang Yunfang (maldekstre), Wang Lunde (dekstre) kaj Toshiaki IItaka (Liu Baoguo)
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat