El Popola Ĉinio>Videoj>

Jilin: nordorienta pordo de Ĉinio

| 2017-06-15
Bookmark and Share

 

    La provinco Jilin estas en norda parto de Ĉinio, kaj plenas kaj de beleco kaj de afableco. Ĝia terareo vasta je 190 mil kvadrataj kilometroj estas kunmetita el neĝkovrita tero, arbaroj, valoj, kampoj, riveretoj, lagoj, riveregoj kaj marbordoj.

 

    Jilin posedas la plej altan vulkanan lagon kaj la plej bonan akvofonton en la mondo, kaj estas la natura travivejo de raraj migrobirdoj en la vintro. La montaro Changbai estas la unua regiono de la lando enlistigita en la UN-programo pri "homo kaj biosfero" pro la bone konservataj praaj arbaroj.

 

    En Jilin troviĝas la plej granda bazaro de ginsengo en Ĉinio. Ĝia nigra tero estas fekunda por rizo, maizo, sojfabo, plantoj por produkti oleon kaj aliaj grajnoj. Pro tio Jilin estas konata en Ĉinio kiel ĝia grava produktejo de manĝaĵoj.

 

    La kelkmiljara historio de la homa loĝado en Jilin donis al ĝi la ĉine senekzemplan teron de mondaj kulturaj heredaĵoj. Ili inkludas la plej grandan arbaron flegitan de homoj en Azio, multajn restaĵojn de konstruaĵoj, la plej altan sidantan budhon el bronzo en la mondo, internacie konatajn feriejojn kaj nekalkuleblajn bongustaĵojn.

 

    Jilin estas ankaŭ grava industria bazo de Ĉinio. Jilin-anoj okupas nur 2% de la tutlanda loĝantaro, sed ili produktis 20% da aŭtoj kaj 80% da fervojaj vagonaroj de la lando. Sume 6 000 vagonaroj produktitaj ĉi tie estis eksportitaj al 18 landoj kaj regionoj. Ankaŭ, la novtipaj industrioj de nova materialo kaj de grandegdatumaro estas la afero, kie kuŝas la potencialo de tiu ĉi provinco.

 

    La Ĉina--Nordorient-Azia Ekspozicio, kiu fakte estas malfermata al la tuta mondo, funkcias kiel platformo de la komercaj kunlaboroj kaj kulturaj interŝanĝoj de la landoj de tiu ĉi regiono. Laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj sekvante la konstruadon de "Maraj Silkaj Vojoj" inter Ĉinio kaj Rusio, Japanio kaj la korea duoninsulo respektive, la provinco Jilin estas fariĝanta pordo de Ĉinio al la ekonomia sfero de nordorienta Azio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments