El Popola Ĉinio>头条新闻>

Porinaj luprunteblaj bicikloj sur ĉinaj stratoj!

| 2017-06-14
Bookmark and Share

    Ofo, unu el la plej grandaj ĉinaj firmaoj pri luprunto de bicikloj disvolvis specialan biciklon por inaj klientoj. Per tiu nova biciklo Ofo fariĝis la unua biciklo de tiu kampo kiu atentas pri la specifaj bezonoj de virinoj, kiuj vestas jupojn kaj kunportas mansakon.


 

    Nomita Princino, la speciala porina biciklo havas la saman fravan koloron de aliaj Ofo-bicikloj, sed havas klasikan dezajnon, anstataŭ la sporta dezajno de aliaj bicikloj, estas malpeza kaj pli facile manipulebla de virinoj. La porina biciklo havas kelkajn aldonaĵojn: ĝia seĝo estas farita el ledo kaj speciale dezajnita por esti pli komforta. La kana korbo de la biciklo permesas al virino meti en ĝi etajn aferojn, kiel poŝtelefono kaj harpinglo. Speciala kovrilo ĉirkaŭas la ĉenon por malpermesi ke ĝi estu en kontakto kun jupo aŭ robo.

 

 

    Dai Wei, fondinto de Ofo, deklaris al amaskomunikilo, ke Ofo estas atenta al la postuloj de siaj klientoj kaj per sia departemento pri esplorado kaj disvolvado klopodas provizi malsamstilajn biciklojn por kontentigi la postulojn de la plej malsamaj biciklantoj.

 

 

    La prezo por rajdi Princinon estas la sama de ajna alia Ofo-biciklo: unu horo kontraŭ unu juano. Ĉirkaŭ 10 mil Princinoj troviĝas sur stratoj de Pekino kaj Ŝanhajo. En aliaj urboj ili estos baldaŭ haveblaj.

 

(El Straits Times)

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments