El Popola Ĉinio>头条新闻>

Avokadoj atestas diversecon de la komerco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko

| 2017-06-14
Bookmark and Share

 

    Antaŭ kelkaj jaroj, kiam avokadoj ekaperis en superbazaroj de Pekino, multaj klientoj tre scivolis pri tiu piraspekta frukto.

 

    Nun, oni povas rete serĉi milon da vendejoj, kie avokado estas aĉetebla. Tiu nutroriĉa verda frukto el Latin-Ameriko iom post iom fariĝas nova favorato de ĉinaj konsumantoj, kaj antaŭ nelonge KFC (Kentucky Fried Chicken) eĉ lanĉis avokad-kokaĵajn hamburgerojn.

 

    Laŭ rilata donitaĵo, la avokada importkvanto en Ĉinio kreskis de malpli ol 2 tunoj en 2010 al 25 mil tunoj en 2016.

 

    Tre maloftas tiom rapida kreskado de importado de ia agrikultura produkto. Tio estas kaŭzita ne nur de la altrapida kreskado de ĉinaj ekonomio kaj konsumado, sed ankaŭ reflektas la ŝanĝon de la komerca dispozicio de Ĉinio kaj Latin-Ameriko.

 

    Ĉinio fariĝis stabiligilo de ekstera komerco de Latin-Ameriko

 

    "Se 1% de ĉinoj volas aĉeti avokadojn, por ni tio estas tre grava." Tion diris Arturo Medina, ĝenerala direktoro de la Perua Asocio de Avokado-plantistoj.

 

    Duessel, estro de la centro pri ĉina ekonomio sub la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko kaj fakulo pri komerco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, diris, ke ekde la jaro 2000 la ĉina-latinamerika komerco tenas averaĝan kreskadon je pli ol 20% ĉiujare, kaj Latin-Ameriko fariĝis la kvina plej granda komerca partnero de Ĉinio post Usono, Eŭropa Unio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj Ĉinio la dua plej granda komerca partnero de Latin-Ameriko. Dum la lastaj 4-5 jaroj la komerca sumo de la du flankoj kreskis malrapide, tamen ĝi daŭre restis en relative alta nivelo. Ekzemple, en la unuaj 4 monatoj de la kuranta jaro la favora saldo de komerco de Brazilo al Ĉinio kalkuliĝis al 8 901 milionoj da usonaj dolaroj, je 41.61% de tiu de ĝia ekstera komerco. Por Brazilo, estas tre grava la postulo el Ĉinio.

 

    Ĉinaj produktoj ankaŭ estas popularaj inter latin-amerikanoj. Laŭ la statistiko farita de la centro pri ekstera komerco de la Lima Komerca Ĉambro de Peruo, dum la Patrina Festo ĉi-jare la peruaj departementoj pri komerco importis ĉirkaŭ 145 milionojn da usonaj dolaroj da varoj inkluzive de virinaj vestoj, elektraj hejmaj aparatoj, kosmetikaĵoj, mansakoj, juveloj, virinaj ŝuoj kaj kuiriloj. Inter ili plej parto estas el Ĉinio.

 

    En 2016 la komerca sumo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko atingis 216,6 miliardojn da usonaj dolaroj kaj Ĉinio fariĝis stabiligilo de la ekstera komerco de la regiono en la kondiĉoj de malvigleco de la latin-amerika ekonomio.

 

    Vigleca kaj vivforta kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko en agrikulturo

 

    La eta avokado el malproksima Latin-Ameriko mallongigis la psikologian distancon inter la popoloj ĉina kaj latin-amerika.

 

    De longa tempo, Ĉinio estas la plej granda importanto de grand-kvantaj komercaĵoj el Lantin-Ameriko. Kun la rapida leviĝo de konsumado, diversecaj postuloj akcelis eniron de pli multaj bonkvalitaj agrikulturaĵoj en ĉinan merkaton. Dum la lastaj jaroj, estas pli kaj pli ŝatataj de ĉinoj produktoj el aliaj landoj, kiaj salmonoj, ĉerizoj kaj vino el Ĉilio, bovaĵoj el Argentino, kafo el Brazilo, mirteloj el Meksiko, bananoj el Ekvadoro kaj ananasoj el Kostariko.

 

    Laŭ Fernando Lugris, urugvaja ambasadoro en Ĉinio, "La Zono kaj Vojo" iniciatita de Ĉinio estas ne nur la vojo por silkaĵoj, sed ankaŭ tiu por bovaĵoj, laktaĵoj kaj lanoj, kun espero de disvolvado en la kampoj de turismo, banko kaj aliaj servaj komercoj. Nun Urugvajo fariĝis la dua plej granda eksportanto de viando al Ĉinio.

 

    Komence de la kuranta jaro, en la Ningxia-a Hujnacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estis ekkonstruita la ĉina-argentina reprodukta centro de Angus-bovoj. Argentino estas mondfama granda lando en eksporto de bovaĵoj, kaj ĝiaj spertoj liveros al ĉinaj konsumantoj pli multajn elektojn.

 

    Antaŭvideble, la komerco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko estos pli vigla en la estonteco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments