El Popola Ĉinio>头条新闻>

La astra opozicio de Saturno kaj Suno okazos en la 15-a de junio

| 2017-06-13
Bookmark and Share

    Laŭ la konigo de astronomoj la astra opozicio de Saturno kaj Suno okazos en la 15-a tago de tiu ĉi monato. Ĉirkaŭ tiu tago oni povos ĝui la belecon de Saturno kaj eĉ ĝiajn ringojn per binoklo.

 

 

    Saturno estas unu el la plej belaj ĉielaj korpoj en la nokta ĉielo. Inter la grandaj planedoj videblaj per la okuloj, ĝi estas la plej malproksima de la terglobo. En la astronomiaj observiloj ĝi ŝajnas pajla ĉapelo kaj estas nomata "la Mastro de l' Ringoj".

 

    La astra opozicio de Saturno kaj Suno signifas, ke Saturno kaj la Suno ĝuste estas en du diametre kontraŭaj punktoj de la ĉiela sfero de la Tero. La tri ĉielaj korpoj kvazaŭ situas laŭ unu rekta linio. Tiam Saturno trovas sin plej proksime al la terglobo kaj estas la plej brila, kaj jen granda bonŝanco por homoj, kiuj observas la astronomian fenomenon. En tiu tago Saturno leviĝos de la orienta ĉielo vespere, atingos la sudan ĉielparton meznokte kaj subiros en okcidento en la sekva mateno. Dum la tuta nokto la fenomeno estos observebla.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments