Interparolo inter ĉinaj fakuloj kaj usona farmisto
Sekvante la farmiston Rick Kimberley kaj lian plej aĝan filon Grant Kimberley, la ĉina delegacio iris en grandajn cilindrajn grenejojn kaj ŝajne senfinan kampon de sojfabo kaj maizo. Ili fine atingis ĉinstilan gastoĉambron, kaj interparolis pri kunlaboro, defioj kaj la estonteco.
"Kun la disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj la plialtiĝo de la konsuma kapablo de ĉinoj, ankaŭ pligrandiĝas ilia bezono je usonaj agrikulturaj produktoj", diris Grant, kaj daŭrigis: "La afero, kiun ni farmistoj plej forte ne emas sperti, estas komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono, en kiu estas neniu gajnanto". "Ni bone faras kion ni povas regi kaj nur per tiu maniero ni povas kontribui al la disvolviĝo de la du landoj", kiam li diris tion, ĉiuj aplaŭdis al li.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat