El Popola Ĉinio>头条新闻>

2/3 de la ĉinaj enmigrintoj en Germanio laboras en teknikaj kampoj

| 2017-06-12
Bookmark and Share
 

    La germana tagĵurnalo Die Welt lastatempe raportis pri nova raporto de la Germana Instituto por Ekonomia Esplorado, laŭ kiu en la lastaj jaroj Germanio altiris pli kaj pli multe da eksterlandaj teknikistoj, kaj nuntempe estas 1.6 milionoj da enmigrintaj teknikistoj laborantaj en Germanio. 2/3 de la ĉinaj enmigrintoj estas teknikistoj, kaj la proporcio de teknikistoj inter la ĉinaj enmigrintoj estas la plej alta kompare kun tiuj inter la enmigrintoj el ĉiuj aliaj landoj.

 

    En Germanio 67.1% de la ĉinaj dungitoj laboras en laborpostenoj, kiuj postulas certajn kvalifikojn. Iliaj kampoj inkluzivas informadikon, inĝenierion, matematikon, natursciencon kaj aliajn. La proporcio estas ankaŭ la plej alta kompare kun tiuj de ĉiuj aliaj landoj.

 

    Fakuloj rimarkigis, ke estas multaj motivoj por ĉinaj enmigrintoj labori en teknikaj kampoj. Plimulto de la ĉinoj en Germanio estas studentoj studintaj en teknikaj fakoj, kaj post diplomiĝo ili normale laboras en Germanio dum kelkaj jaroj. Krome, de la lastaj jaroj pli kaj pli multe da ĉinaj entreprenoj en la teknikaj kampoj starigis siajn kompaniojn en Germanio kaj bezonas dungitojn kaj ĉinajn kaj germanajn. Same multaj germanaj entreprenoj, kiuj volas pligrandigi sian ĉeeston en la ĉina merkato, volas dungi ĉinajn talentulojn en la teknikaj kampoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments