El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pri la Ekspozicio-2017-Astano en Kazaĥio kaj ĝia ĉina pavilono

| 2017-06-12
Bookmark and Share
Vizitantoj en la ĉina pavilono en Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio
 

    La 10-an de junio oficiale malfermiĝis la Ekspozicio-2017-Astano en Kazaĥio. En la ĉi-foja ekspozicio, kiu temas pri estontaj energifontoj, partoprenas 115 landoj kaj 22 internaciaj organizaĵoj. La ekspoziciantaj landoj kaj organizaĵoj enfokusiĝas pri la esploro kaj uzo de nova energio. Provante proponi la plej efikan, taŭgan kaj realigeblan agadplanon ili esperas esplori pri la manieroj por la disvolviĝo de futuraj energifontoj kaj la kunlaboroj por ĝi.

 

    La ĉina pavilono, kiel la plej granda pavilono escepte de tiu de Kazaĥio, okupas la spacon de 1 000 kvadrataj metroj. Per realecaj modeloj, elektronika kaj maŝina sablotabloj, mult-komunikilaj ekipaĵoj, virtuala teknologio, arkoforma ekrano por tridimensiaj filmetoj, la ĉina pavilono plenamplekse prezentas la atingojn de Ĉinio en esplorado kaj utiligo de novaj energifontoj.

 

    La 6-an de junio Rashid Alimov, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro, vizitis la standon de la hidroelektra centralo Sanxia. Alveninte li tuj prononcis la nomon "Sanxia" kaj eldiris sian opinion, ke la energi-teknologio prezentita de Ĉinio ĉi-foje atingas la internacian nivelon. La progreso de Ĉinio en utiligo de energifontoj estas lerninda de la tuta mondo kaj ĝiaj atingoj en la kampo estas respektinda, li aldonis.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments