El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina lingvo fariĝis la 4-a plej populara fremda lingvo inter usonaj lernantoj

| 2017-06-06
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto publikigita de la Usonaj Konsilioj por Internacia Edukado en la 1-a de junio, en la lastaj jaroj tre rapide kreskis la nombro de usonaj infanoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon en lernejoj de la elementa aŭ meza edukado. Nun la ĉina lingvo fariĝis la 4-a plej populara kursoprogramo pri fremda lingvo por usonaj lernantoj.

 

 

    Laŭraporte entute estas 10.6 milionoj da lernantoj en Usono, kiuj lernas fremdajn lingvojn, kaj ili okupas preskaŭ 1/5 de la totala nombro de lernantoj en Usono. Inter tiuj lernantoj, kiuj lernas fremdajn lingvojn, 7 363 mil lernantoj lernas la hispanan, 1 290 mil la francan, 331 mil la germanan, 227.1 mil la ĉinan kaj 210 mil la latinan. En ĉiuj ŝtatoj de Usono, escepte de Suda Dakoto, oni ofertas kursojn por lerni la ĉinan lingvon.

 

    Dan E. Davidson, prezidanto de la Usonaj Konsilioj por Internacia Edukado, diris, ke la ĉina lingvo estas pli kaj pli populara inter usonaj lernantoj. En nur 6 jaroj de 2009 al 2015, la nombro de usonaj lernantoj kiuj lernas la ĉinan lingvon duobliĝis kaj laŭ antaŭvido kreskos plu en la estonteco. Li ankaŭ rimarkigis, ke en la lastaj jaroj la intereso de usonaj lernantoj pri la ĉina lingvo superis tiun pri aliaj fremdaj lingvoj, kaj tiu ĉi fakto estas tre atentinda.

 

    Davidson diris ankaŭ, ke la populareco de la ĉina lingvo estas komuna atingo de gepatroj, lernantoj, instruistoj kaj komunumoj. Laŭ li tio montras, ke usonanoj ne nur estas interesitaj pri Ĉinio sed ankaŭ kredas, ke la scipovo de la ĉina lingvo estos grava por la lernantoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments