El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio helpas Srilankon batali kontraŭ la inundo

| 2017-06-02
Bookmark and Share

    Dum la pasintaj tagoj forta ŝtormo atakis la okcidentan kaj sudan partojn de Srilanko. Sekve okazis inundo kaj terglito kaj mortis pli ol 200 homoj. Oni diris, ke la ĉi-foja inundo estas la plej grava en la lando depost 2003.

 

Kolomban flughavenon atingis la sendita trupo de la Bluĉiela Teamo de la Ĉina Ruĝa Kruco.
 
Srilanko sendas kirasajn aŭtojn por elsavi la viktimojn.
 
La sendita trupo de la Bluĉiela Teamo en sia restadejo
 

    Helpon petis la srilanka "interhelpa centro de ĉinoj kaj ĉindevenuloj", organizita de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Tiel, la Bluĉiela Teamo de la Ĉina Ruĝa Kruco tuj sendis trupon, kiu kunportis urĝsavajn objektojn. Je la 8-a horo de la 1-a de junio, laŭ la loka tempo, la sendita trupo atingis sian restadejon en Kolombo, la ĉefurbo de Srilanko.

 

    Krome, en la 31-a de majo laŭ la loka tempo, la ŝiparo de la ĉina mararmeo atingis Kolombon, kaj komencis 4-tagan amikan viziton. Tuj post kiam la ŝiparo haltis en la haveno, ĝi kontaktis la srilankan mararmeon kaj la ĉinan ambasadorejon en Srilanko kaj kun ili kunordigis la helpadon kaj savadon por homoj trafitaj de la inundo. Ĝi ankaŭ donacis koncernajn materialojn, kiuj fakte estas kolektitaj el ĝiaj kunportaĵoj. Oni organizis medicinan trupon konsistantan el 16 kuracistoj kaj flegistoj de la ŝiparo, kaj ili laŭbezone aranĝos vizitojn al la viktimoj por savado, sankontrolado kaj aliaj higienaj laboroj.

 

    La komandanto de la srilanka mararmeo diris, ke la objektoj kaj ekipaĵoj donitaj de la ĉina ŝiparo multe helpos Srilankon en la savadprovo.

 

    Laŭraporte la vetero estas daŭre malbona, la fortega pluvo ne ĉesas kaj malfaciligas la savadon. Nun la srilanka mararmeo jam elsavis 9 571 homojn, kaj disdonis 194,800 manĝojn al la viktimoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments