El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizito de Li Keqiang al Germanio kaj Belgio

| 2017-06-01
Bookmark and Share

    La 31-an de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang ekvojaĝis al Germanio por la jara renkontiĝo kun germana kanceliero Angela Merkel. Poste li vizitos Bruselon por renkontiĝo kun gvidantoj de la Eŭropa Unio kaj ankaŭ faros oficialan viziton al Belgio. Depost la enoficiĝo kiel ĉefministro Li Keqiang vizitis Eŭropon multfoje. La ĉi-foja vizitado estas por li la 9-a oficiala renkontiĝo kun Angela Merkel, la 5-a kun gvidantoj de EU kaj la 4-a kun gvidantoj de Belgio dum 4 jaroj.

 

    Kiel hasta estos la ĉi-foja vizito? En la 31-a de majo, post 10-hora flugo al Germanio, Li Keqiang rekte iros al la ejo de kunsido kaj tiu kunsido daŭros ĝis la 3-a antaŭtagmeze laŭ la pekina tempo. La 2-an de junio li partoprenos sinsekve ĝis la nokto en dekoj da aktivecoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj tiuj inter Ĉinio kaj Belgio. Poste li tuj revenos rekte al Ĉinio.

 

    Dum la ĉi-foja vizito Li Keqiang ĉeestos multajn aktivecojn kiuj temas pri novkreado, kaj subskribos serion da interkonsentoj, kiuj ampleksas la kampojn de novkreado, komerco, novaj energioj, interligo kaj interkomunikado, kunlaboroj inter malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, financo, turismo, edukado kaj tiel plu. La ĉefaj temoj de diskutoj inkluzivos la rilatojn inter Ĉinio kaj EU, regionajn kaj tutmondajn aferojn, ekonomiajn rimedojn por kuplado de la ĉina iniciato "Fabrikita en Ĉinio 2025" kaj la germana "Industrio 4.0". Li ankaŭ partoprenos en ekspozicio de nova aŭto de Geely-Volvo, kaj traktos reciprokan agnoskon de stirpermesilo kaj aliajn aferojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments