"La Zono kaj Vojo" kaj la defioj de nia epoko

| 2017-05-25
Bookmark and Share

Rafael Henrique Zerbetto

 

    Pasintjare oni invitis min prelegi pri Brazilo en evento pri La Zono kaj Vojo. Mi rifuzis pro tio, ke estis labortago kaj mi ne povis ricevi forpermeson por partopreno en tiu specifa evento. Tamen restis en mia kapo la demando “kial oni volas prelegon pri Brazilo en evento pri la Silka Vojo?”. La Silka Vojo koncernas ĉefe Ĉinion, produktanto de silko, kaj Eŭropon, la konsumanto, kaj ankaŭ tiujn landojn inter ili. La bezono transporti silkon kaj aliajn varojn el Ĉinio kreis la Silkan Vojon, kaj per ĝi prosperis komerco kaj transportoj en dekoj da landoj.

 

 

    Sekve mi vizitis Fuzhou, en Fujian-provinco, kies historio havas profundan ligon al internacia komerco, kaj multe lernis pri la graveco de portugalaj navigistoj en la transportado de ĉinaj produktoj al Eŭropo en la epoko de merkantilismo, kaj pro mirinda koincido en tiu vojaĝo mi estis akompanata de du ĵurnalistoj el portugallingvaj landoj: Eugenio, el Angolo, kaj Ana Rita el Mozambiko, kaj ni kune malkovris en Fuzhou plurajn influojn de portugala kulturo, kiel ekzemple la populareco de laktokremaj tortetoj, frandaĵo kreita de portugaloj kaj nuntempe populara en Ĉinio kaj eksaj kolonioj de Portugalio.

 

    Evidentiĝis por mi, ke la komerco kun Portugalio alproksimigis Ĉinion de tiamaj kolonioj de tiu lando, kaj tiu kontribuo estis duflanka, tiel ke Ĉinio influis portugalan kulturon, kaj ankaŭ la kulturojn de aliaj portugallingvaj landoj. Oni konsideras, ke la Silka Vojo malaperis ĉirkaŭ la jaro 1400, tamen la komerco inter Ĉinio kaj aliaj landoj estis daŭre vigla kaj rezultis en pluraj interŝanĝoj, kaj Brazilo estis en la vojo uzita de portugalaj navigistoj. Ĉina silko estis alte taksata en brazila kolonia socio, kaj silka robo estis aprezata donaco de riĉulo al siaj amantinoj.

 

 

    Cetere dum mia vizito al Imperia Muzeo de Petropolo, en Brazilo, kiu troviĝas en la iama somera palaco de la brazila imperiestro Petro, la dua, speciale allogis min belega ebura ĉinstila pagodo, skulptita en Ĉinio kaj donacita al brazila imperiestro, kaj pluraj ĉinaj vazoj kaj porcelanaĵoj. Mi estis surprizita pro la abundo de ĉinaj artaĵoj kaj utilaĵoj en la palaco.

 

    Pri porcelanaĵoj, mi memoras alian epizodon: antaŭ pluraj jaroj mi laboris en scienca muzeo en Brazilo, kaj la muzeo sendis min al kurso pri arkeologio en San-Paŭlo. Kiel parto de la kurso, ni mem spertis fosadon de veraj arkeologiaj restaĵoj, kaj mi trovis antikvan boteleton por kuraciloj kaj pecoj de porcelanaĵo. Arkeologo analizis la porcelanaĵojn trovitajn de mi kaj montris al mi katalogon: ili estis britaj malaltkostaj imitaĵoj de ĉina porcelano el la 19-a jarcento. En tiu epoko multaj mezklasanoj en Brazilo kutimis aĉeti britan porcelanon pro la favora prezo, kun la intenco ŝajnigi al aliaj, ke temis pri ĉina porcelano, tre aprezata en Brazilo, tamen aĉetebla nur de riĉuloj. La britaj imitaĵoj estas ornamitaj per ĉinstilaj desegnaĵoj.

 

    Tiuj spertoj montris al mi, ke kultura influo de Ĉinio en Brazilo estas multe pli ampleksa ol ordinara brazilano supozas, tamen mi estis eĉ pli mirigita kiam mi intervjuis Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de Islanda Ambasadejo en Ĉinio, kaj li menciis ke eĉ en Islando ĉina silko famiĝis, kaj ĉinoj interŝanĝis silkon kontraŭ dentoj de marleonoj el Islando. En tiu sama intervjuo li atentigis min pri la similaĵoj inter ĉinaj ideogramoj por nombroj kaj la kutime nomataj hind-arabaj nombroj (laŭ prof-ro Roberto de Andrade Martins, fakulo pri historio de sciencoj, tiuj ciferoj estis kreitaj de hindoj, kaj sekve arabaj komercistoj popularigis ilin tra la mondo). En la ĉina oni uzas 一,二,三 (yi, er, san) anstataŭ 1,2,3. Esence estas la sama ideo: unu estas horizontala streko, kiu fariĝis vertikala en la hind-araba versio, dum du kaj tri estas nenio ol horizontalaj strekoj, kiuj estis tamen kunligitaj. Mi aldonas, ke romianoj uzis I, II kaj III, alivorte vertikaligo de la ĉinaj nombroj. Pli interesa por mi estas sep, 七 (qi), kiu similas al la hind-araba nombro turnita je 180 gradoj. Pli detala esploro pri tiuj similaĵoj kaj ĝis kiu grado ili spegulas la kontakton inter tiuj popoloj, tamen, ne estas mia celo per tiu ĉi artikolo.

 

    Fakto estas, ke ĉina influo en aliaj kulturoj ekzistas jam de tre longa tempo kaj multe kontribuis por la evoluigo de homa civilizacio. La nomo "La Zono kaj Vojo" estas simbolo de tiu nova epoko, ĉar ĝi elvokas la spiriton de kunlaboro kaj komuna profito de la antikva Silka Vojo, tamen ne estas ĝia rekreo, sed tute nova projekto, multe pli ampleksa kaj ligita al la nunaj bezonoj kaj celoj: multaj landoj bezonas infrastrukturon, aliaj bezonas teknologion, aliaj bezonas servojn, kaj partnerecoj kun Ĉinio povas kontribui por la prospero de tiuj landoj.

 

    Bona ekzemplo de tio estas AIIB, pri kiu mi verkis antaŭ ne longe. La banko, iniciatinta de Ĉinio, financas konstruadon de infrastrukturoj en aziaj landoj, inter ili multaj kun grava manko de infrastrukturo. Per tiuj investoj la landoj kaj regionoj allogas al si firmaojn kaj investojn, kiuj kontribuas por la loka prospero, kaj la banko donas specialan atenton al infrastrukturoj kiuj kunligas landojn, faciligante la interŝanĝojn, kaj mi jam klarigis ke ili ne povas esti nur komercaj, ĉar kultura interŝanĝo ĉiam estas parto de kunlaboro inter malsamaj popoloj.

 

    Pasintjare mi konatiĝis kun alilandaj funkciuloj de ĉina firmao kaj lernis pri la investoj de Ĉinio en tiuj landoj. Tio kreas postenojn por lokanoj kaj negocajn oportunojn por lokaj firmaoj, samkiel la Silka Vojo en la pasinteco: imagu kiom da homoj, en pluraj landoj, envolviĝis en aktivaĵoj ligital al la Silka Vojo? Komercistoj, transportistoj, posedantoj de gastejoj... ili ĉiuj profitis de la Silka Vojo, kaj la nova iniciato estas multe pli ampleksa: oni ne nur konstruos vojojn por transporti varojn inter malsamaj landoj, ĉar nuna ekonomio sin organizas alimaniere, ekzemple, tuta kateno de industrioj sin distribuas tra pluraj landoj, tiel ke produkto el unu lando estas eksportata al la alia por esti transformita de alia industrio aŭ por esti peco de alia varo, kiu povas kunigi pecojn fabrikitajn en malsamaj landoj. Do La Zono kaj Vojo estas multe pli zono, kie instaliĝas ampleksa reto de servoj, industrioj kaj infrastrukturoj, ol vojo, per kiu oni transportas varojn.

 

    La iniciato entenas ankaŭ diverspecajn scienc-teknikajn kunlaborojn, kulturajn interŝanĝojn kaj disvolviĝon de turismo inter la koncernaj landoj. Por turisma disvolviĝo ludos gravan rolon la interligo de landoj per novaj flughavenoj kaj fervojoj, kaj specialan kontribuon donos la altrapidaj trajnoj de Ĉinio. Pri kulturaj interŝanĝoj, en la 15-a de majo prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la sekretario de Prezidenta Oficejo pri Komunikado de Filipinoj subskribis memorandon pri kunlaboro en eldonado kaj gazetaro. Tio estas unu el la pluraj kunlaboroj kadre de La Zono kaj Vojo, sed kompreneble ĝin sekvos kunlaboroj inter muzeoj, artaj organizaĵoj, bibliotekoj ktp. Cetere pluraj ĉinaj universitatoj planas estigi kursojn pri lingvoj de landoj laŭ La Zono kaj Vojo.

 

 

    La scienc-teknikaj kunlaboroj estas bezono de nuntempa alt-teknika industrio. Ĉiu lando disvolvas apartan produkton, kiu estas unika. Ekzemple, se mi bezonas plumon, ne gravas ĉu mi aĉetos ĉinan, germanan aŭ brazilan, ili ĉiuj same utilos por skribi. Tamen imagu aviadan kompanion, kiu bezonas elekti aviadilon por aĉeti: ĉiu aviadil-fabriko havas specifan modelon, kiu estas unika, kaj pro teknika detalo ĝi elektas tiun plej taŭgan al siaj bezonoj. En la elektita aviadilo troviĝas ekipaĵoj kun tre specifaj trajtoj, produktitaj de malsamaj firmaoj en malsamaj landoj. Tiu ekzemplo montras, ke teknologia evoluo plifortigas kunlaboradon inter diversaj landoj, kaj kaze de La Zono kaj Vojo, en la nuna momento teknikaj interŝanĝoj precipe devos okazi inter Ĉinio kaj Eŭropaj landoj, kiuj ankaŭ havas pint-teknologion, sed multaj evoluantaj landoj povos profiti de La Zono kaj Vojo por disvolvi propran teknologion kunlabore kun Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

    Forumo de La Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, ĵus okazinta en Pekino, eĥis en la tuta mondo kaj estis grava paŝo survoje al realigo de la iniciato proponita en 2013 de ĉina prezidanto Xi Jinping. Laŭ brazila amaskomunikilo, La Zono kaj Vojo devus kontribui por leviĝo de la rolo de BRICS-landoj en internacia politika scenejo, tamen brazila registaro ne sendis reprezentanton al ĝi. Tio ne surprizas min:en serio da artikoloj kiujn mi verkis antaŭ unu jaro, mi antaŭvidis tiun malalproksimiĝon de Brazilo el la komuna strategio de BRICS-landoj, kiu havis kernan rolon en la agendo de la brazila registaro ĝis pasintjara aprilo, kiam puĉo komplete reorientigis la politikon de la lando.

 

    Mi rakontos al vi "sekreton" (ne temas pri vera sekreto, nur informo neniam oficialigita): pasintjare, dum tiuj teruraj monatoj ekde la akcepto de senposteniga proceso kontraŭ elektita prezidento de Brazilo, Dilma Rousseff, parto de la brazila socio sin organizis por defendi ŝin. Mi, delonga apoganto ŝia, akompanis plurajn debatojn pri kiel eviti ŝian eksigon el la gvidado de la lando, kaj multaj homoj esprimis alian timon: se ŝi ne estos senpostenigita, kion fari por kontraŭbatali la krizon? Tiun demandon diskutis eĉ homoj proksimaj al ŝi, kaj ŝajnis al mi, ke estis interkonsento pri tio, ke nepre devus esti kunlaboroj kun Ĉinio. Dum siaj lastaj monatoj kiel gvidanto de la lando, Rousseff klopodis akceli la projekton, financotan de Ĉinio, pri konstruado de fervojo ligante la Atlantikon al la Pacifiko, kiu kreus laborpostenojn en Brazilo kaj estus gravega por eviti bankroton de brazilaj kompanioj pri konstruado. Sekva paŝo plejprobable estus partnerecoj kun Ĉinio pri aliaj gravaj infrastrukturaj investoj. Jam pasis unu jaro kaj la projekto pri Transoceana Fervojo ne evoluis. Pri aliaj partnerecoj kun Ĉinio oni eĉ ne pensis. Dume multaj landoj evoluas kunlabore kun Ĉinio,kaj prezidanto Xi Jinping, en la Forumo de la Zono kaj Vojo, anoncis kromajn 100 miliardojn da juanoj por la Fonduso de La Zono kaj Vojo,kaj 380 miliardojn da juanoj por pruntado al aliaj landoj. En epoko de tutmonda krizo, kiun pli favoran oportunon oni povas trovi?

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments