El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Rusio kune starigis kompanion por produkti grandajn aviadilojn

| 2017-05-23
Bookmark and Share

    La 22-an de majo la Komerc-Aviadila Kompanio de Ĉinio anoncis, ke ĝi, kunlabore kun la rusa kompanio ОАК (Объединённая авиастроительная корпорация), starigis transnacian kompanion por produktado de grandaj aviadiloj. Tio signifas, ke plene komenciĝis la projekto inter la du landoj por la produktado de longdistancaj aviadiloj kun larĝa formo.

 

 

    La projekto estas granda kaj strategia kunlaboro inter ĉina kaj rusa entreprenoj en la pintteknika kampo sur la fono de plia disvolviĝo de la ampleksa strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Rusio. La 25-an de junio 2016, atestate de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj Putin, prezidento de Rusio, la supre menciitaj entreprenoj subskribis kontraktojn pri la projekto.

 

    Nun la ĵus starigita kompanio estas jam oficiale registrita kaj ricevis sian komercpermesilon. La kompanio situas en Ŝanhajo, kaj havas la nomon: Ĉin-Rusa Komerc-Aviadila Kompanio Internacia.

 

    Kiel la ĉefa efektiviganto de la projekto, la kompanio okupiĝos pri esplorado, evoluigo de teknologio, produktado, reklamado, vendado, servado, donado de konsiloj, mastrumado de la projekto kaj aliaj aferoj. En la estraro de la kompanio estas 8 postenoj, 4 por la ĉina, kaj 4 por la rusa flanko. Ambaŭ flankoj tenos la principojn de egala kunlaboro, reciproka sinkompletigo, kungajno kaj strebado al eminenteco.

 

    Oni jam finpretigis planon pri la seria produktado de grandaj aviadiloj kun la bazaj flugdistanco de 12 000 kilometroj kaj kapacito de 280 sidlokoj. Baldaŭ la projekto paŝos al sia komenca projektado, kaj la produktado havos lokon en Ŝanhajo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments