El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvin fokusaj vortoj pri la forumo de "La Zono kaj Vojo"

| 2017-05-22
Bookmark and Share
La 15-an de majo en la Internacia Konferenca Centro ĉe la lago Yanxi, Pekino, okazis la rondtabla pintkunveno de la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĝin ĉeestis kaj faris parolon. (Foto de Ma Zhancheng, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    La du-taga Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro estas fruktodona kaj pozitive taksata de ĉeestantoj. La kvin vortoj plej ofte menciitaj de ĉeestantoj montris la karismon kaj koheremon de la forumo.

 

    Historio

 

    La vorto historio estis ofte menciita de gravaj membroj de diverslandaj registaroj, kiuj ĉeestis la forumon, reprezentantoj de komercaj kaj akademiaj rondoj kaj raportistoj.

 

    "La iniciato 'La Zono kaj Vojo' estos enskribita en la historion", turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris en sia parolo dum la inaŭgura ceremonio de la forumo, okazinta en la 14-a de majo.

 

    Ĉeĥa prezidento Milos Zeman faris parolon en la altnivela plena kunveno. Li opinias, ke "Ĉinio prezentis antaŭvideman iniciaton. Tio plene montris la kuraĝon kaj historian respondecemon de la ĉinaj gvidantoj."

 

    "Ni atestis la grandegan ŝanĝon de la historio. Por la tutmonda ekonomia ordo, tio estas evento kun grava signifo." Jen taksado fare de Helga Larucci, direktoro de la Germana Instituto pri Schiller, en la 5-a Tutmonda Cerbumkomitata Pintkunveno okazinta en Pekino la 15-an de majo.

 

    Fido

 

    La ĉi-foja forumo allogis ĉirkaŭ 1 500 reprezentantojn el 130 landoj kaj pli ol 70 internaciaj organizoj, kaj raportistojn el diversaj landoj. Tio montras, ke la mondo estas plena je fido pri la iniciato.

 

    "La iniciato proponita de Ĉinio donas al ni fidon pri la estonteco." Tion diris rusa prezidento Vladimir Putin en la malferma ceremonio de la forumo la 14-an de majo.

 

    Laŭ Jim Yong Kim, prezidanto de la Monda Banko, la iniciato "La Zono kaj Vojo" aldonis novan fidon al la perspektivo de kreskado de la monda ekonomio.

 

    Pragmateco

 

    Internaciaj observantoj rimarkis, ke en sia parolado dum la malfermo de la forumo, ĉina prezidanto Xi Jinping menciis multajn ciferojn koncernajn al financa subteno, komerca interkonsento, interhoma interŝanĝo, internacia helpo ktp. Tiuj ciferoj enkorpigis la pragmatan karakterizaĵon de la forumo.

 

    Tossden Jellinek, estro de la Eŭropa Esplora Centro de la Cerbuma Komitato Harmonio, diris al raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua en la 15-a de majo, ke la ciferoj pri ekonomio mem eble ne povas pruvi ion, tamen kunligante allogajn faktojn ili havas grandan valoron. "La Zono kaj Vojo" estas ĝuste alloga. Xi Jinping transigis al la mondo tre pozitivan signalon.

 

    Constantine Noske, direktoro de la Analiza Centro de la Rusa Federacio, diris la 15-an de majo, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" akcelis la mondan komercon kaj alportos novan kreskadon al la ekonomia tutglobigo.

 

    Kundivido

 

    Kundividu interesojn kaj konatiĝu kun amikoj el diversaj landoj. Dum la forumo multaj fremdlandaj reprezentantoj menciis la specialecon "kundivido" de la iniciato "La Zono kaj Vojo".

 

    Germana erudiciulo Larucci diris, ke la prelego de Xi Jinping montris, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" ne estas teatraĵo sole ludata de Ĉinio, sed simfonio partoprenata kaj kundividata de ĉiuj landoj.

 

    Miguel Barnanter, plenuma direkciano de la Perua Grupo pri Analizo de Disvolvado, diris en la 5-a Tutmonda Cerbumkomitata Pintkunveno, ke ankaŭ latin-amerikaj landoj povas kundividi la atingojn de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj peruanoj profitas de konstruado de infrastrukturoj kaj kapabligo pri teknikoj.

 

    Jellinek diris, ke la usona registaro volas partopreni en la konstruado de "La Zono kaj Vojo" per spertoj pri infrastrukturoj. Tio estas tre pozitiva signalo montrante, ke Usono rimarkis la proprecon de tiu platformo pri kundivido.

 

    Estonteco

 

    La ĉi-foja forumo allogis grandan nombron da ĉeestantoj el diversaj landoj, ĉar laŭ ili, la iniciato "La Zono kaj Vojo" kreos la novan estontecon.

 

    Shaukat Aziz, pakistana eks-ĉefministro, diris en Pekino la 15-an de majo, ke la mondo devas rigardi antaŭen, sed ne malantaŭen, la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas modelo por konstrui pacan kaj prosperan mondon kaj reprezentas la estontecon.

 

    Franca eks-ĉefministro Dominique de Villepin diris al raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" kunligis la pasintecon kaj la nunon por konstrui ponton al la estonteco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments