El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kunveno pri Esperanto kaj Shitai de Anhui-provinco

| 2017-05-22
Bookmark and Share
 
 

    En la 19a de majo en Shitai-gubernia biblioteko, Anhui-provinco okazis kunveno pri Esperanto kaj Shitai paralele de laborkunsido de la Anhui-a Esperanto-Asocio.

 

S-ro Tu Bihong
 

    Pli ol 40 homoj partoprenis en la kunsido, inkluzive de s-ro Tu Bihong, vicestro de Shitai-a Buroo pri Kulturo, Radio, Televido, Filmo, Gazetaro kaj Eldono.

 

S-ino Su Juanjuan
 

    S-ino Su Juanjuan, direktoro de la Shitai-a biblioteko, prelegis pri Esperanto kaj Shitai. Shitai estas la hejmloko de s-ro Su Amang, konata esperantista poeto de Ĉinio. La loka registaro donis grandan honoron al Su Amang.

 

S-ro Ling Bo
 

    S-ro Ling Bo, prezidanto de la asocio, konigis al la aŭskultantoj kiel lerni kaj apliki Esperanton.

 

S-ro Liu Baoguo
 

    S-ro Liu Baoguo, asistanta ĝenerala sekretario de la asocio, prezentis anekdotojn pri Esperanto kaj la loka Tianfang-a Te-Kompanio.

 

S-ro Li Guoxuan (la tria de dekstre en la supra vico)
 

    S-ro Li Guoxuan, vicprezidanto de la asocio, prezidis la laborkunsidon. 18 esperantistoj el diversaj lokoj de Anhui-provinco partoprenis en la diskuto pri la planoj de Esperanto-aranĝoj. Ankaŭ tri esperantistinoj el Ŝanhajo kaj provincoj Jiangsu kaj Guangdong partoprenis en la laborkunsido.

 

    En la sekvanta tago oni ekskursis al proksimaj vidindejoj.

 

    Shitai situas en suda Anhui-provinco. Shitai akiris famon pro teo abunda je seleno kaj belaj pejzaĝoj.

 

(Liu Baoguo kaj Wang Yunfang)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments