Antaŭparolo de Pilgrimo al la Okcidento

| 2017-05-22
Bookmark and Share

Laŭlum

 


Sinjoro Laŭlum
 


Kovrilo de Pilgrimo al la Okcidento 

 

    Pilgrimo al la Okcidento estas unu el la kvar plej popularaj klasikaj romanoj de Ĉinio. Ĝi diferencas de la aliaj tri, nome la historia Romano pri la Tri Regnoj, la romano pri ribeluloj Ĉe Akvorando kaj la romano pri dekadenca nobela familio Ruĝdoma Sonĝo, per tio, ke ĝi estas fantazia mitologia romano pri dioj kaj spiritoj. Ĝi rakontas al ni pri la pilgrimado de eminenta bonzo Sanzang al la Okcidento por preni sutrojn, eskortate de siaj tri disĉiploj Sun Wukong, Zhu (Porko) Bajie, la Bonzo Sablo kun la helpo de la blanka ĉevalo transformiĝinta el drako.

 

    La ĉefan rolon en la romano ludas la heroo Migra Bonzo Sun Wukong, aŭ alinome Simio Sun. Simio Sun naskiĝis el mirinda ŝtono sur la Monto de Floroj kaj Fruktoj en Aolai-Lando. Tiu brava kaj lerta simio fariĝis simireĝo sur la bela monto kaj deziris fariĝi senmortulo. Li migradis tra la mondo, trovis superhoman majstron, lernis de li magian arton por transformiĝi en 72 specojn de diversaj objektoj kaj flugi cent ok mil liojn per transkapiĝo en nubo, kaj poste ribelis kontraŭ la Ĉiela Palaco. La Jada Imperiestro volis lin pacigi kaj nomumis lin Ĉevalzorganto. Sed li malkontentis pri tiu malalta ofico, denove ribelis kaj estis nomumita de la Jada Imperiestro kiel Granda Saĝulo Ĉielegala. Poste li malkontentiĝis pro tio, ke li ne estis invitita al la Persika Festeno de la ĉielaj dioj, manĝis senpermese persikojn longvivigajn, ŝtele trinkis dian likvoron kaj forkonsumis eliksirajn pilolojn. La Jada Imperiestro koleris kaj sendis ĉielajn generalojn kun armeo por lin aresti. La Simireĝo kuraĝe ilin rezistis, tamen estis kaptita kaj metita en fornon por pereigo. Sed Simio Sun aplikis magion por sin protekti kaj post 49-taga bruligado saltis el la forno ankoraŭ pli fortika kaj vigla. Fine la Budho lin venkis per magio kaj metis sub la Kvinelementan Monton. Li devis suferadi jarcentojn ĝis kiam fine alvenis la bonzo Sanzang pilgrimanta laŭ la dekreto de la Imperiestro al la Okcidento por preni sutrojn, kiu lin savis laŭ rekomendo de la Bodisatvo Avalokiteŝvaro, kaj akceptis lin kiel sian unuan disĉiplon.

 

    Sanzang estis filo de Chen Guangrui, kiu sukcesis trapasi kortegan ekzamenon, edziĝis al filino de la ĉefministro kaj estis nomumita prefekto. Survoje al sia posteno kune kun siaj patrino kaj gravediĝinta edzino, Chen Guangrui aĉetis orkoloran karpon por sia malsaniĝinta patrino. Kiam oni pretis kuiri la fiŝon, ĝi palpebrumis. Chen pensis, ke ĝi ne estas ordinara fiŝo, kaj ĝin liberigis. Efektive ĝi estis drakreĝo de la rivero. Pro malsano la patrino de Chen lasis lin veturi kune kun la edzino al la posteno kaj ŝi mem restis en gastejo. Chen kaj la edzino veturis per ŝipo de banditoj kaj li estis murdita, sed lia kadavro estis konservita de drakreĝo en lia palaco kaj lia edzino devis kontraŭvole akcepti banditon Liu Hong kiel edzon por konservi la vivon de la feto. La bandito Liu Hong do fariĝis prefekto. Post naskiĝo de la filo la edzino de Chen Guangrui kaŝe lin metis sur tabulon kaj lasis, ke la riverfluo lin forportu kun ŝia noto pri la tragedia historio. La bebo estis savita de bonzo, kaj ricevis la laktonomon Jiangliu (Riverfluo). Kiam li plenkreskiĝis, la majstro lin bonzigis, donis al li la titolon Xuanzang kaj montris al li la noton de lia patrino. Xuanzang klopodis serĉi sian patrinon. Fine li trovis sian patrinon kaj la avon ĉefministron, kaj venĝis la patron per lia helpo.

 

    Tiam la Imperiestro Taizong de Tang-Dinastio decidis sendi eminentan bonzon al la Okcidento por preni sutrojn el Hindio, Xuanzang brave akceptis la taskon, pro kio li ricevis grandan favoron de la Imperiestro kaj estis nomumita Pli Juna Frato de la Imperiestro.

 

    Post akcepto de Sun Wukong kiel sia disĉiplo, Xuanzang (alinome Sanzang) akiris, per lia helpo, blankan ĉevalon transformiĝintan el drako, subigis la monstron Porko Bajie kaj la Bonzon Sablo kaj faris ilin siaj aliaj du disĉiploj. Survoje al la Okcidento, multaj monstroj kaj demonoj deziris manĝi la karnon de la eminenta bonzo aŭ preni lin kiel sian edzon por fariĝi longvivaj. Protektante la majstron, Sun Wukong kun Bajie kaj la Bonzo Sablo brave batalis kontraŭ ili kaj ilin subigis kun helpo de dioj kaj ĉielaj generaloj kaj soldatoj. Kaj krome, ili ankaŭ helpis loĝantojn de iuj trapasataj landoj kaj urboj por elimini fispiritojn, kiuj kaŭzis katastrofojn al ili. En la bataloj kontraŭ diversaj monstroj kaj fispiritoj, la simio Sun Wukong montris grandan magian kapablon transformiĝante jen en muŝon, jen en libelon, jen en birdon, jen en monstron, jen en belulinon, ĉiam kun fideleco al la majstro, vigla spirito, energio kaj optimismo. Li estis kuraĝa, sagaca, sprita kaj glorama, dum la majstro Sanzang montris sin senŝanceliĝa kaj persistema en sia pilgrimado ĝis la plenumo de la tasko, tamen timema, ofte trompita de fispiritoj, grumblema en malfaciloj, lerta en nenio krom recitado de sutroj kaj turmentado de Sun Wukong per recito de sorĉvortoj por streĉi la ringon metitan sur lia kapo por regadi lin. La dua disĉiplo Porko Bajie estis maldiligenta, manĝema, lasciva kaj kruda kaj ofte ŝanceliĝis en malfaciloj dum la pilgrimo kaj foj-foje proponis disiĝi post forkaptiĝo de la majstro far monstroj, tamen la majstro multe favoris lin, pro kio Sun Wukong malkontentis pri Sanzang. La interparoloj de li kun Sun Wukong multe kontribuis por reliefigi iliajn figurojn kaj fari la romanon pli interesa.

 

    Sanzang, alinome Xuanzang (602-664 p.K.) estis vera eminenta bonzo, kiu meminiciate iris sola dekmilojn da lioj al Hindio en la tria jaro de la regperiodo Zhenguan (627-649 p.K.) de Tang-Dinastio, spite al sennombraj malfaciloj kaj post 17 jaroj reprenis pli ol 600 volumojn da sutroj el Hindio, ĉinigis 1 335 volumojn da sutroj kaj fariĝis unu el la 3 plej grandaj tradukistoj de sutroj en Ĉinio. Post lia reveno al Ĉinio, lia disĉiplo Bianji verkis, laŭ liaj rakontoj, la libron Notoj pri la Regiono Okcidente de la Granda Tang pri la budhistaj historiaj restaĵoj kaj lokaj produktoj, moroj kaj kutimoj en okcidentaj landoj por disvastigi budhismon. Pli poste, liaj disĉiploj Huili kaj Yancong verkis la Biografion de Majstro Sanzang de la Granda Ci'en-Bonzejo de la Granda Tang, kaj detale rakontis pri lia pilgrimado al la Okcidento por la sama celo. Tiuj du verkoj pri la vera historio de la bonzo frapis la legantojn per mirindeco en sia tempo. Kaj tiuj mirindaj rakontoj pri la malfacilega pilgrimado por disvastigi budhismon en Ĉinio cirkuladis en la popolo kaj ricevis pli kaj pli da koloroj de legendo.

 

    En la Norda Song-Dinastio (960-1127 p.K.) rakontoj pri la pilgrimado de Xuanzang jam vaste cirkuladis en Ĉinio, kaj en la Suda Song-Dinastio (1127-1279 p.K.) aperis la libro Rakonto kun Versoj pri la Pilgrimado de Sanzang de la Granda Tang, uzata de profesiaj rakontistoj en ilia prezentado. En tiu libro, la simio Migra Bonzo transformiĝis en Blankvestan Klerulon kaj protektis Sanzang kontraŭ monstroj sur la pilgrima vojo. Kvankam tiu verko estas tre kruda kompare kun la romano verkita de Wu Cheng'en, tamen tio estis la unua paŝo de tiu rakonto por transiri al beletra kreado, kaj la Simio jam fariĝis la ĉefa persono anstataŭ Sanzang en la pilgrimado, sed tiam ankoraŭ ne aperis la figuroj de Porko Bajie kaj la Bonzo Sablo.

 

    En Yuan-Dinastio (1206-1368 p.K.), la rakonto pri la pilgrimado multe disvolviĝis kaj aperis en Ming-Dinastio (1368-1644 p.K.) la libro Pilgrimo al la Okcidento, uzata kiel teksto de profesiaj rakontistoj. En la dinastioj Jin (1115-1234 p.K.), Yuan (1206-1368 p.K.) kaj Ming (1368-1644 p.K.) aperis operoj pri la pilgrimo de Tang Sanzang. En Zaĝju-opero verkita de Yang Jingxian en la lastaj jaroj de Yuan-Dinastio kaj la komenco de Ming-Dinastio, Sun Wukong jam ludas la ĉefan rolon en la pilgrimo, kvankam li ankoraŭ ne estas tiel kapabla kiel tiu en la nuna romano de Wu Cheng'en. Dum la longa periodo de la tri dinastioj Song, Yuan kaj Ming, kredeble la profesiaj rakontistoj en konkurenco por akiri pli multe da aŭskultantoj ne nur reviziadis kaj poluradis la rakonton sed ankaŭ aldonadis novajn epizodojn, faris la intrigon multe pli komplika kaj la figurojn pli vivecaj, kaj per la rakonto spegulas pli kaj pli multajn facetojn de la feŭda ĉina socio en sia tempo. Surbaze de tio, fine la talenta verkisto Wu Cheng'en kreis sian brilan romanon Pilgrimo al la Okcidento.

 

    Wu Cheng'en (ĉ. 1500 - ĉ. 1582 p.K.) naskiĝis en familio de intelektuloj, Lianshui, Jiangsu-Provinco kaj poste transloĝiĝis en Huai'an. Liaj praavo kaj avo estis edukistoj kaj lia patro, kvankam ne povis studadis en lernejoj pro malriĉeco kaj fariĝis komercisto de kotonaj kaj silkaj ŝtofoj, tamen multe legis, kaj legante verkojn pri la granda patrioto-poeto Qu Yuan, la saĝa ŝtatisto Zhuge Liang kaj la murdita patrioto Yue Fei, li ofte larmis.

 

    Li havis evidentan influon al sia filo Wu Cheng'en, kiu estis erudicia kaj multe verkis, sed bedaŭrinde ne havis posteulojn por prizorgi liajn verkojn kaj nun postrestas nur milono de ili, krom la romano Pilgrimo al la Okcidento. S-ro Chen Wenzhu kolektis kaj redaktis liajn verkojn en Manuskriptoj de s-ro Sheyang (alnomo de Wu Cheng'en), konsistanta el 4 volumoj: 1 volumo de poemoj, 3 volumoj de eseoj plus 38 versaĵoj laŭ melodioj.

 

    Wu Cheng'en vivadis en la regperiodoj Hongzhi kaj Wanli de Ming-Dinastio, kiam la regantoj vivis en diboĉo, la politiko estis malluma, ekĝermis kapitalismo en Ĉinio kaj aperis akraj kontraŭdiroj inter la feŭdisma regado kaj la vigliĝo de nova ideologio. Wu Cheng'en post longa klopodo fariĝis, en sia mezaĝo, nur asistanto de gubernatoro, sed li rezigne forlasis la oficon pro abomeno al putra burokrataro. En sia Balado pri Erlang en Patrolado tra Montaro li esprimis fortan malamon al la Kvin Diabloj kaj Kvar Ferocaj Demonoj kaj laŭdis la Dion Erlang pro lia kaptado de la monstroj. Foje li diris, ke li verkis rakontojn pri monstroj kaj spiritoj por speguli la okazaĵojn en la socio. Tio estas la fundamento de lia ideo en verkado de la Pilgrimo al la Okcidento verkita en la lasta periodo de lia vivo.

 

    La romano Pilgrimo al la Okcidento aperis je ĉirkaŭ 200 jaroj post la Romano pri la Tri Regnoj kaj ankaŭĝi aplikis artistajn rimedojn akumulitajn por priskribi la figurojn tra iliaj agadoj kaj karakterizaj paroloj. La romano Pilgrimo al la Okcidento estis dediĉita por legado, tamen ĝi aplikis la kutimajn rakontmanierojn de la profesiaj rakontistoj, kiuj aktivis en foiroj aŭ tetrinkejoj, prezentis la epizodojn ofte kun gestado kiel aktoroj, kaj je ŝanĝo de la prirakonta objekto, ili ofte diras: Ni ne parolu pri tio, kaj je la fino de ĉiu ĉapitro la aŭtoro diras: Kio okazos poste, aŭskultu pri tio en la venonta fojo. En la romano troviĝas sufiĉe multe da versaĵoj ŝajne hereditaj de la rakontistoj, kies plejparto estas uzataj por variigi la priskribon de personoj, pejzaĝoj aŭ scenoj kaj havigi al la aŭskultantoj pli klaran impreson.

 

    Pri la mesaĝo en la romano Pilgrimo al la Okcidento, kies plej frua ksilografia eldono aperis en 1592, oni diskutadis tra jarcentoj sen atingo de unueca opinio. La rakontoj kaj operoj pri la pilgrimo de Xuanzang antaŭ la apero de Pilgrimo al la Okcidento celis disvastigi budhismon, tamen la romano de Wu Cheng'en ja traktas krome ankaŭ taŭismon kaj konfucianismon, kvankam la aŭtoro evidente inklinas meti budhismon super taŭismon kaj konfucianismon. Ĝi ne temas pri batalo inter bono kaj malbono; ekzemple, la plej grava persono Sun Wukong en la komenca periodo estis monstro, kiu manĝis homojn kaj ribelis kontraŭ la Ĉielo. La multfaceteco de la romano kredeble rezultiĝis el tio, ke ĝi estas bazita sur popolaj rakontoj kaj operoj kreitaj de diversaj homoj dum jarcentoj, kiuj prezentas panoramon de la socio. Legante la romanon, ni estas frapataj de la ribelemo de Sun Wukong, kiu pledas por egaleco, kio evidente estas kontraŭ la feŭdisma sociordo. La rivelata vero en la romano montras, ke multaj el la monstroj kaj demonoj havas rilaton kun la budhoj kaj dioj superregantaj, kaj ofte okazas en la epizodoj, ke la kaptitaj fispiritoj estis liberigitaj kaj redonitaj al iliaj mastroj sen puno. Tio spegulas al ni la socian realon de la aŭtoro.

 

    Mi iom parolu ankaŭ pri la populareco de Pilgrimo al la Okcidento. Antaŭ okdek jaroj, mia patrino en mia hejmvilaĝo ofte rakontis al mi, en vintraj vesperoj dum sia ŝpinado, pri ribelo de la Simireĝo Sun Wukong kontraŭĉielaj dioj kaj batalado kontraŭ la dio Erlang. Tiam mi ankaŭ aŭdis kantrakontojn de popolaj artistoj kaj spektis operojn pri Sun Wukong; mi eĉ mem lernis operan kanton pri tiu heroo en mia elementa lernejo. Pli poste mi legis la romanon Pilgrimo al la Okcidento reverkitan kaj ilustritan por geknaboj. Tio klare montras al ni la popularecon de tiu romano en la ĉina kamparo en la pasinto. En la vintro de 2008, mi enketis kaj konstatis en Pekina librofoiro, ke ĉirkaŭ 20 ĉinaj eldonejoj nun eldonis diversajn versiojn de Pilgrimo al la Okcidento por kontentigi la legantojn. Hodiaŭ televida filmo pri la Pilgrimo al la Okcidento estas prezentata ĉiutage. Kiom da ĉinaj popolanoj legis la romanon? Estas malfacile respondi la demandon. Tamen mi diru al vi, ke la version de la romano uzatan por mia traduko eldonita de la Popola Literatura Eldonejo oni presis jam en 2 660 500 ekzempleroj en 1984. Nekompleta statistiko montris al mi, ke Pilgrimo al la Okcidento estas jam tradukita en la lingvojn anglan, ĉeĥan, francan, germanan, japanan, korean, polan, rumanan, rusan kaj vjetnaman, kaj en Esperanto aperis ĝiaj fragmentoj. En 1988, kiam mi vizitis la urbon Qufu, la hejmlokon de Konfucio, kun finna juna esperantistino Sabira, mi informiĝis pri tio, ke ŝi lernas la ĉinan lingvon. Mi ŝin demandis, kian planon ŝi havas por sia studo. Ŝi diris, ke ŝi elĉinigos la Pilgrimon al la Okcidento. Mi ne atendis, ke la klasika romano tiel ŝin interesis. Mi kredas, ke tiu ĉi populara klasika romano helpos alilandajn esperantistojn ne nur koni la ĉinan klasikan literaturon, sed ankaŭ kompreni kial la ĉina popolo tiel ŝatas la heroan simion Sun Wukong.

 

Laŭlum

2009 03 20, Pekino

(Redaktoro: Zhang Shuang )

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments