El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sina-Weibo fariĝis la plej granda kompanio de sendependaj sociaj amaskomunikiloj

| 2017-05-19
Bookmark and Share
 

    Sina-Weibo refoje aperigis okulfrapan financan raporton. La 16-an de majo, Sina-Weibo publikigis financan raporton de la unua kvarono de tiu ĉi jaro, kiu montras, ke la uzantoj de Sina-Weibo atingis 340 milionojn ĉiumonate, kaj superante Twitter fariĝis la plej granda kompanio de sendependaj sociaj amaskomunikiloj en la tuta mondo. La komercigo de Sina-Weibo estas ankaŭ en stabila progreso. La enspezoj de Sina-Weibo en la unua trimestro atingis 1,37 miliardojn da juanoj, kreskis je 76% kaj ĝia neta profito altiĝis 278% kompare kun la lasta jaro, kiu superis la averaĝan taksadon de Wall-Street-analizistoj.

 

    Laŭ la financa raporto, en la unua kvarono de la kuranta jaro, la kvanto de monate aktivaj uzantoj de Sina-Weibo pliiĝis je 27 milionoj kaj atingis 340 milionojn, superante tiun de Twitter je 328 milionoj. En la kampo de poŝtelefonaj terminaloj, Sina-Weibo ankaŭ funkcias stabile, nome la proporcio de monate aktivaj uzantoj de poŝtelefona fino kreskis je 91%.

 

    Wang Gaofei, ĉefa plenuma oficisto de Sina-Weibo, rimarkigis, ke konkurado por Weibo sur la merkato ĉefe venas el du kampoj, nome inform-fluaj produktoj kaj filmetoj. Ekde tiu ĉi jaro, Weibo fokusas originalajn filmetojn de uzantoj, kaj nun elprovas tiun funkcion. La funkcio de filmetoj povas alporti pli ekskluzivajn enhavojn al Weibo kaj igi ĝian specialan sistemon pli populara inter gejunuloj. Pro tio la kvanto de monate aktivaj uzantoj de Weibo povas plu kreski.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments