Nepalo: Dankon por via helpo en nia rekonstruado!

| 2017-05-19
Bookmark and Share


    Jam pasis du jaroj de kiam okazis tertremo kiu, ruinigis Nepalon, sed turisma industrio malrapide resaniĝas kvankam malpli ol 40% de la rekonstruado okazis en la lastaj du jaroj.Kelkaj el ni eble forgesis la terurajn fotojn kaj videojn, kiuj inundis en sociaj retejoj kaj televidkanaloj en la lasta semajno de aprilo 2015. La tago (25an de Aprilo, 2015) la tuta Nepalo tremis. Multaj homoj perdis sian vivon, kaj famaj temploj, kiuj estis konstruitaj antaŭ kelkaj jarcentoj fariĝis polvo en kelkaj sekundoj. Ĉi tiu katastrofo kaptas atenton de la tuta mondo. La tertremo de magnitudo7.8kaŭzis proksimume 9,000 mortojn, 22,000 vundojn kaj kelkmilionojn da senhejmuloj.

 

 

    Por la monato la lando estis en krizo, ĉar malfacilis liveri manĝaĵojn, energion kaj infrastrukturoj estis damaĝitaj. Turismo --unu el la vigla kampo, kiu multe kontribuas al la landa ekonomio kolapsis kaj kaŭzis problemojn al miloj da homoj, kiuj vivtenis sin per turismo. Lokaj gvidantoj kaj ĉiĉeronoj tra la tuta Nepalo perdis sian laboron ĝis 7 monatoj post la tertremo. Eĉ la lokoj, kiuj estas for de la epicentro suferis malgrandajn damaĝojn. En 2014, 790,000 vizitantoj venis al Nepalo, sed en 2015, jaro de tertremo, la nombro falis al 539,000. Multaj eksterlandanoj kaj savgrupoj venis al Nepalo tuj post la tertremo por helpi, sed turistoj ne revenis. Ĵurnaloj kaj televidkanloj daŭre montris fotojn de la damaĝitaj lokoj, do turistoj timis viziti la landon.


 

 

    Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo estas unu el la plej damaĝitaj lokoj. Tie miloj da domoj detruiĝis, multaj el ili estis malforte konstruitaj, kiuj ne povis rezisti la tremon. Post du jaroj, suferantoj de tertremo atendas monhelpon de la rigistaro por konstrui sian domon. Bilionoj da dolaroj, kiujn Nepalo ricevis de ekesterlandaj registaroj kaj internaciaj donacintoj por la rekonstruado, nur malgranda parto de la mono estis disdonitaj al la suferantoj kaj disponiĝis por la rekonstruado.Multaj Unesko heredaĵoj ĉirkaŭ la valo de Katmanduo estis severe detruitaj. Nun oni ankoraŭpovas vidi amason da ruinaĵo ĉirkaŭ la heredaĵoj. Unesko laboras kun nepala departemento de arĥeologio kaj sugestas, ke Nepalo rapide rekonstruu la heredaĵojn, ĉar tiuj antikvaj heredaĵoj allogas turistojn. Sed male nur 20% de la damaĝitaj monumentoj kaj heredaĵoj estis finkonstruitaj. Pro la konsiloj de Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, la registaro multe atentas la rekonstruadon de la heredaĵoj ol la loĝdomoj por senhejmuloj.


    Kelkaj internaciaj organizaĵoj, kiuj laboras por la rekonstruado, renkontis malfacilon en ricevo de laborpermeso.Kelkaj unuopaj prestiĝaj personoj kolektis monon kaj konstruis domojn por la suferantoj.

 

 

    Promenado en stratoj estas unu el la gravaj allogaĵoj en Nepalo por turistoj. Ĝi rapide pliboniĝis. Lokaj popoloj kun helpo de registaro rapide riparis trakojn de famaj regionoj. Ĉina, Franca, usona, brita, japana registaroj multe subtenas la rekonstruadon en la kampoj de edukado, sano kaj arĥeologio.


    Pasintmonate nepala ĉefministro vizitis Ĉinion kaj ricevis promeson de la ĉina registaro plian helpon por la rekonstruado. Krome en 2016, Nepalo faris traktaton kun Ĉinio en jenaj punktoj, kiuj vere helpas antaŭenigi la laboron de rekonstruado.

1. Uzi Ĉinan marhavenon.

2. Konstrui regionan internacian flughavenon en la urbo Pokhara.

3. Esplori la oprtunecon subskribi liberan komercon inter du landoj.

4. Esplori la eblecon trovi minejojn en Nepalo.

5. Liveri ekonomiajn kaj teknikajn subtenojn al Nepalo.

6. Disdoni sunpanelojn en la kamparaj regionoj de Nepalo.

7. Konstrui ponton en Hilsa, Humla

8. Kunlabori en la kampoj de informado kaj banko.

9. Renovigi transportajn kontaktojn en ĉiuj 10 jaroj.

 

 

    Kvankamtiom da malfacilaĵoj, la turisma industrio de Nepalo havas brilan estontecon. Pasintjare 753,000 turistoj vizitis Nepalon. Nur 37,000 malmulte ol antaŭ tertrema jaro. Turistoj venas al Nepalo por ĝui la naturan belecon kaj ekkoni abundan kulturon. La alia ĉefa kialo viziti Nepalon estas popoloj, kiuj estas amikemaj. Ĝi estas riĉaĵo de Nepalo, kiun tertremo ne povas detrui.


 

(Raportis en Nepalo Pradip Ghimire)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments