Gubernio Huocheng en norda parto de la Silka Vojo

| 2017-05-17
Bookmark and Share


La ruino de la antikva urbo Alimali 
 

La doganejo Huo'erguosi 

 


Lavenda plant-bazo
 


La lago Sailimu
 


Koridoro el vinberoj


    Huocheng, vaste konata kiel grava antikva urbeto, situas en la valo de la rivero Yili, nordokcidente de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono kaj okcidente de la montaro Tianshan. Ĝi havas longan historion kaj pitoreskajn naturajn pejzaĝojn. En ĝia 5460-kvadrat-kilometra teritorio vivas 340 mil loĝantoj el 29 nacioj nome han-oj, hui-oj, ujguroj k. a.

 

    Huocheng sin apogas norde al la montaro Tianshan kaj najbaras sude kun la rivero Yili kaj okcidente kun Kazaĥio. Pro tio ĝi fariĝis tre grava trapasejo por eniri en la regionon Yili. En ĝia teritorio estis doganejo Huo'erguosi, ŝtata unuaranga tervoja doganejo, tra kiu la naturgasa dukto de meza Azio eniris en Ĉinion. Huocheng havas oportunajn trafikon kaj telekomunikadon, en ĝia orienta parto estas la flughaveno Yining, grava aerlinio de Xinjiang, krome tra ĝi iras la ŝtat-nivelaj ŝoseoj 312 kaj 218 kaj porkomunika laserkablo, kiuj konektas Eǔropon kaj Azion. Krome en ĝia teritorio estas ankaǔ la ekonomia disvolva zono Qingshuihe.

 

    Huocheng ne nur geografie okupas la gravan pozicion, sed ankaŭ altiras al si pli kaj pli da vizitantoj pere de ĝiaj riĉaj turismaj riĉfontoj kun pli kaj pli oportuna trafiko. En ĝi estas ruinoj de la antikvaj urboj Alimali kaj Huiyuan. En la epoko de proksimaj mezaj jarcentoj en la gubernio konstruiĝis urbo Pomo (turk-lingve Alimali), kiu siatempe estis fama urbo en la meza Azio; kaj la antikva urbo Huiyuan en la pasintaj 150 jaroj de Qing-dinastio (1644-1911) longtempe ludis la rolon kiel poliktan, militan, ekonomian kaj kulturan centron de Xinjiang, kaj tie la registaro de Qing-dinastio establis generalon Yili, siatempe la plej altan administran kaj militan oficiron, kiu administras la regionon de la montaro Tianshan. En la gubernio loĝis ankaǔ Lin Zexu, ĉina fama patriota oficiro en la proksima historio, post la evento forbruligi opion en Humen Lin estis ekzilita al Huiyuan kaj tie loĝis. Krome en la loko estas tombo de la sep-generacia nepo de Ĝingis Ĥano, la ruino de la templo Fushoushan, la plej granda taǔista templo de Qing-dinastio. Ĉio ĉi tio estas gravaj historiaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Estas menciindaj ankaǔ ĝiaj belaj vidindaĵoj, ekzemple Guozigou, la plej bela vidindaĵo en Yili; la dezerto Tukai, la unika dezerto en oazo de Xinjiang; la bela stepo Kekedala kaj la lago Sailimu, la unua alpa lago de Xinjiang k. s. Tiuj lokoj, vaste konataj de la ĉina popolo, kaj per sia beleco servis por verkistoj, artistoj kaj poetoj kiel prikantataj temoj en iliaj artikoloj, popolaj kantoj kaj poemoj. En la lastaj jaroj kun la ekonomia evoluo Daxigou, la unika produktejo de sovaĝaj umeoj, la plej granda lavenda plant-bazo kaj la plej longa vinbera koridoro en la gubernio fariĝis vizitindaj lokoj de la loko.

 

    Ĝuste pro siaj grava geografia pozicio kaj riĉaj turismaj riĉfontoj, la gubernio Huocheng fondis solidan bazon por fariĝi la novtipa urbeto de la Silka Vojo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang k Chen Ji

 

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments