El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli da ĉinoj turismas en Nha Trang de Vjetnamio

| 2017-05-12
Bookmark and Share
 

    Beleco

 

    Nha Trang troviĝas en la orienta fino de la suda marbordo de Vjetnamio kaj estas la ĉefurbo de la provinco Khanh Hoa. Ĝi havas vastan strandon kaj klaran akvon. La jara averaĝa temperaturo estas inter 24 kaj 28 gradoj. Ĝi taŭgas por loĝado kaj turismo.

 

    S-ro Guo, kiu baldaŭ finos kvintagan vojaĝon en Nha Trang kaj revenos al Ĉinio, diris, ke lia familio estas tre kontenta pri la vojaĝo. "Rekomendite de amiko, mia familio kun kvin membroj decidis malstreĉi sin en Nha Trang." Li diris: "Ni aliĝis al grupa vojaĝo, kaj ĉiu pagis 3 000 juanojn, ne multekosta por eksterlanda vojaĝo."

 

    Li ne sentis sin fremda tie. Li vidigis la ĉirkaŭan medion, dirante: "Ĉi tie estas simile al Ĉinio krom la vortoj surstrate. Hotelaj servistoj povas paroli iom ĉinlingve. En ĉambroj troviĝas ĉinlingvaj indikiloj. Juano estas uzebla en aĉeto. Ĉio estas oportuna. Krome, la lokanoj estas helpemaj, kaj ni povas fari simplan interparolon. Mi ne sentas min ekster Ĉinio."

 

 

    Turisma kunlaboro

 

    2017 estas la jaro de turisma kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Disvolvi turismajn interŝanĝon kaj kunlaboron havas pozitivan signifon en ekonomia kresko de ĉiuj landoj, puŝo de amika komunikado kaj konservo de regionaj paco kaj stabileco. Vjetnamio estas grava membro de ASOAL. La okazigo de aktivecoj por la jaro de turisma kunlaboro povas igi turismon nova kampo de kunlaboro inter Ĉinio kaj membroj de ASOAL kaj antaŭenigi kunajn prosperon kaj disvolvon de la regiono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments