El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Rusio komenciĝis la servo de Alipay

| 2017-05-12
Bookmark and Share
 

    Laŭ la raporto de rusaj amaskomunikiloj Alipay komencis kunlabori kun la rusa Modulbank, tiel ke la ĉina paga servo fariĝis uzebla en la lando.

 

    La unuaj rusaj butikoj, kiuj komencis akcepti la pagojn per Alipay, vendas sukcenojn, memoraĵojn, horloĝojn kun la rusa aŭ sovetunia stiloj -- ĉiuj tiuj varoj estas ŝatataj de ĉinaj turistoj. Krome, la ĉinan pagan servon komencis akcepti ankaŭ pluraj hoteloj. La rusa banko diris, ke ĝis la fino de la kuranta jaro, ĝi instalos 3000-5000 aparatojn kiuj povas funkcii kun la servo de Alipay.

 

    Oni analizas, ke Alipay, kiel financa ilo, povas helpi Rusion plialtigi la efikecon de sia financa cirkulado.

 

    Samtempe ankaŭ la plej granda komerca retejo de Rusio aldonis Alipay al la listo de uzeblaj pagiloj, kaj tio antaŭenpuŝos la disvolvadon de la rusa interreta komercado kaj aparte tiun de mezaj kaj malgrandaj firmaoj. Siaflanke la ĉina komerca retejo de la grupo Alipay vastigis sian kampon en Rusio, kio pluapaŝe pliigos la interŝanĝojn kaj negocojn inter la du landoj.

 

    Helpe de Alipay pli multe da rusaj produktaĵoj povas eniri en Ĉinion, kaj ordinaraj ĉinoj havos la ŝancon ĝui ilin.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments