Stafeto de silka rulaĵo kun subskriboj por ĉi-jara UK
Lastatempe la silka rulaĵo kun subskriboj por diskonigo de la 102a UK atingis Zhenjiang-urbon de Jiangsu-provinco, kaj okazis ceremonio pri subskribado sur la rulaĵo en Baotalu-a Element-Lernejo de la urbo en la 9a de majo. La ceremonio estis simpla kaj mallonga tamen riĉa. Entute 32 homoj ĉeestis, inter ili estis kvar gvidantoj de la lernejo, dek lokaj esperantistoj kaj 18 membroj de la lerneja Esperanto-asocio.
Por disvastigi la 102an UK en Sud-Koreio en julio, ĉinaj esperantistoj spontanee transigas silkan rulaĵon kun subskriboj ekde la unua tago de la kuranta jaro en Xuanzhen-templo, Shanxi-provinco. Ĝis nun estas pli ol 800 subskribintoj el 16 ĉinaj urboj, ekzemple Ŝanhajo, Kantono, Xiamen, Changzhou, Wuxi kaj Lianyungang. La rulaĵo estos transdonita al la LKK dum UK.
(Shi Xueqin kaj Ĉielismo Wang Tianyi)
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat