El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉinio: eldoniĝis lernolibro Bazo de Esperanto

| 2017-05-09
Bookmark and Share
 

    En la 6-a de majo 2017 en la Zaozhuang-a Universitato okazis la kunveno pri la lernolibro Bazo de Esperanto. La libro estas kompilita de s-ro Semio, vicĝenerala sekretario de ĈEL kaj respondeculo de la Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato kaj s-ino Li Hui, instruistino de la universitato. La libro konsistas el 15 lecionoj kaj enhavas pli ol 600 vortojn pri komerco, turismo, interreto, historio, literaturo, medicino kaj aliaj kampoj. Ĝin eldonis la Eldonejo de la Shandong-a Universitato.

 

 

    Prezidis la kunvenon prof. d-ro Bak Giwan, fama korea esperantisto, kiu nun instruas en la Zaozhuang-a Universitato. Prof. d-ro Sasaki Teruhiro, eksa prezidanto de KAEM, alte taksis la lernolibron kaj la Esperanto-movadon en la universitato.

 

(Sun Mingxiao)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments