El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Pekino okazis la konferenco pri la libro Ŝlosilvortoj por Kompreni Ĉinion: "La Zono kaj Vojo"

| 2017-05-08
Bookmark and Share
 
    La libro Ŝlosilvortoj por Kompreni Ĉinion: "La Zono kaj Vojo" estas eldonita en 14 lingvoj, nome la angla, la franca, la rusa, la hispana, la araba, la germana, la portugala, la itala, la japana, la korea, la vjetnama, la indonezia, la turka kaj la kazaĥa. Ĝi havas grandan aktualecon kaj klaran fokuson, kaj provizas homojn per grava referenclibro por informado kaj tradukado pri la iniciato "La Zono kaj Vojo".

 

 

    La serio Ŝlosilvortoj por Kompreni Ĉinion estas vaste atenata de la publiko en- kaj eksterlande. Nuntempe oni jam faris kontraktojn pri ĝiaj 12 kopirajtoj en 11 lingvoj uzataj en la kvin kontinentoj. Multaj terminoj el la serio estas uzataj de internaciaj aŭtoritataj instancoj kiel la traduka servo de UN. En la ĵus finiĝinta Internacia Libro-Foiro de Abudabio, la libro Ŝlosilvortoj por Kompreni Ĉinion: "La Zono kaj Vojo" estis favore akceptita de internaciaj eldonistoj kaj oni faris kontraktojn pri ĝiaj kopirajtoj en la araba, la korea, la rusa, la turka kaj aliaj lingvoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments