El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mil paroj da ĝemeloj festis en Mojiang

| 2017-05-04
Bookmark and Share

 

    En la 1a kaj 2a de majo, pli ol 2 000 homoj kolektiĝis en la malgranda gubernio Mojiang en suda Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Estis malfacile distingi ilin, ĉar ili estis pli ol 1 000 paroj da ĝemeloj ĉinaj kaj alilandaj. En tiuj du tagoj ĉiujare ili renkontiĝas en Mojiang.

 

 

    Mojiang estas la sola hani-nacieca aŭtonoma gubernio de Ĉinio. Tie loĝas 360 mil homoj el 25 naciecoj, ekzemple hanio, jio kaj lahuo. Inter ili 220 mil apartenas al hanio, okupante 61,8% de la tuta loĝantaro de la gubernio. Pro tio, Mojiang estas rigardata kiel hejmloko de hanio. La tropiko de Kankro trapasas la gubernion. Ĉe la sama latitudo estas Saharo, mariana kavaĵo, la monto Qomolangma, bermuda triangulo, restaĵoj de majaa civilizacio kaj piramidoj, tamen Mojiang estas la plej granda oazo ĉe la tropiko de Kankro. Mojiang produktas ĝemelojn, kaj pli ol 1 200 paroj da ĝemeloj tie vivas.

 

 

    En areo de 5 312 kvadrataj kilometroj, Mojiang estas mirinda loko kun la fenomeno de multaj ĝemeloj. Laŭ statistiko la natura probableco de ĝemeloj estas proksimume 1‰ inter la homoj, tamen pli ol 1 200 paroj da ĝemeloj troviĝas inter 360 mil lokaj loĝantoj. Pli ol kvar elcentoj de loĝantoj en Hexi-vilaĝo estas ĝemelaj. Krome, ĝemelaj plantoj kaj fruktoj estas ofte videblaj tie.

 

 

    Pro ŝato de ĝemeloj, la famo de la gubernio pligrandiĝas. En Hexi-vilaĝo troviĝas ĝemela puto. Onidire, trinkinte la akvon el la puto, virinoj povas facile gravediĝi je ĝemeloj. Pro tio, multaj geedzoj vojaĝas al Mojiang, kaj multaj el ili eĉ kunportas putakvon ĉe foriro.

 

    Tropiko de Kankro

 

 

    Du trionoj de la loĝantaro de la gubernio vivas sude de la tropiko de Kankro kaj la alia triono en la nordo. Multaj homoj opinias, ke pro la tropiko de Kankro, limlinio de tropikoj kaj mezvarmaj zonoj, la lokanoj kombinas jinon kaj jangon, do estas facile gravediĝi je ĝemeloj.

 

    Purpura rizo

 

 

    Alia ofta opinio estas, ke purpura rizo, la loka specialaĵo, kreskigas la probablon de naskiĝo de ĝemeloj.

 

    Purpura rizo estas riĉa je proteino, graso, folika acido kaj aliaj vitaminoj kaj fero, zinko, kalcio, fosforo kaj aliaj oligoelementoj bezonataj de homa korpo. Lokanoj ŝatas nutraĵojn el purpura rizo. Folika acido el la purpura rizo helpas gravedecon kaj kreskon de feto. Pro tio multaj homoj pensas, ke la abundo de ĝemeloj en Mojiang havas striktan rilaton kun la purpura rizo.

 

    Kompreneble, oni preferas la diraĵon de genetiko, ĉar krom Mojiang, multaj ĝemeloj vivas ankaŭ en aliaj lokoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments