El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis Tria Esperanto-Kunveno de Nordokcidenta Ĉinio

| 2017-05-03
Bookmark and Share

    La Tria Esperanto-Kunveno de Nordokcidenta Ĉinio okazis inter la 29-a de aprilo kaj la 1-a de majo en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco.

 

    La kunveno estis malgranda kaj modesta, ĝi okazis en la oficejo de LKK -- Xi'an-a Esperanto-Asocio kun ĉeesto de 20 personoj el la regiono. LKK klopodis fari ĝin altkvalita kun abundaj programeroj.

 

    Al ĝi ne mankis la kutimaj programeroj, ekzemple interkonatiĝo de partoprenantoj, arta vespero, prelego, raporto pri regionaj aktivecoj, kaj ankaŭ aliaj kiel deklam-konkurso pri la poemo Espero memore al centjara forpaso de Zamenhof, prelego pri la Silka Vojo, anonco de honoraj Esperanto-aktivuloj, ekskursoj al miljara pagodo, muzika fontano, antikv-kultura strato en vespero, imperiestra ĝardeno kaj ĉemonta ripozloko.

 

    Ĉiuj ĉeestantoj estis kontentaj. Post la kunveno junaj komencantoj el Xi'an decidis, ke en ĉiu semajnfino ili lernos Esperanton kaj diskutos en Esperanto en la oficejo de la asocio.

 

    Jen estas kelkaj fotoj de la kunveno:

 

Gajnintoj de la konkurso
 
Prelegas Ĉielismo.
 
Foto-ekspozicio
 
Donaco al la kunveno
 
Ekskurso
 
Ĉeestantoj el Gansu-provinco
 

Raportis Ĉielismo WANG Tianyi

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments