El Popola Ĉinio>头条新闻>

Per la nokta lumo usonaj fakuloj analizis la ekonomion de Ĉinio

| 2017-05-03
Bookmark and Share
 

    Dum ordinaruloj simple ĝuas la belecon de lampoj brilantaj en nokta urbego, fakuloj analizas laŭ ili aferojn de granda socia graveco. Lastatempe tri usonaj ekonomikistoj faris analizon per speciala maniero kaj konkludis, ke la ĉina ekonomio stabile kreskas kun pli granda rapideco ol tiu prezentata en oficialaj statistikoj normale faritaj.

 

    Ili opinias, ke ekzistas realaj rilatoj inter la nokta lumo kaj la nivelo kaj kreskado de la ekonomio. Ili faris profundan analizon pri la datumoj de la nokta lumo en la tuta mondo, kaj, helpe de satelito, starigis modelon pri la lumeco de la nokta lumo en Ĉinio kaj ĝiaj rilatoj kun la makroskopaj datumoj de la lando, ekz. ŝarĝa kvanto de la fervoja trafiko, konsumkvanto de la elektro kaj aliaj. Konklude ili alvenis al optimisma opinio pri la ĉina ekonomio.

 

    Koncernaj esplorantoj diris, ke la malsamaj opinioj pri la rapideco de la ekonomia kresko ŝuldiĝas al tio, ke oficialaj statistikoj subtaksas la kreskadon de la serva industrio kaj aliaj novaj industrioj. Fakte, de la lastaj jaroj la serva industrio de Ĉinio erupcie kreskas danke al la politikoj pri simpligo de administrado kaj reformado de la komerca sistemo fare de la ĉina registaro kaj helpe de la forta antaŭenpuŝo de novkreado kaj entreprenado fare de granda nombro da homoj daŭranta en la lando.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments