El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto

| 2017-05-02
Bookmark and Share

    La 14-a de aprilo 2017 estas la 100-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran valoron de lia vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj ĉe la nova retejo www.zamenhof.life.

 

 

    “Zamenhof ne nur havis genian intuicion pri lingvoj,” komentas d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA. “Li ankaŭ sukcesis vortumi, interalie per siaj kongresaj paroladoj, kernan etikan vizion por la Esperanto-movado. Temas pri la konvinko, ke la kunvenado kaj kunparolado de ‘homoj kun homoj’ estas ne nur praktike utila sed ankaŭ spirite profunda paŝo al interkompreniĝo.”

 

    Ludoviko Zamenhof naskiĝis en 1859 en mezklasa juda familio en Bjalistoko, urbo tiam situanta en la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Jam ekde sia adoleska aĝo li komencis eksperimenti pri la kreo de neŭtrala lingvo. Finfine en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro pri la Lingvo Internacia de d-ro Esperanto. Dum la sekvaj 25 jaroj Zamenhof, kune kun sia edzino Klara, dediĉis grandan parton de siaj tempo, energio kaj financaj rimedoj al la flegado de la frua movado. Li vaste korespondis, redaktis revuojn kaj librojn, aŭtoris artikolojn kaj poemojn, tradukis verkojn de la monda literaturo kaj ekde la unua Universala Kongreso en 1905 prezentis ankaŭ serion de inspiraj kongresaj paroladoj. Estas eksterdube, ke lia konstanta, senlaca kaj saĝa agado tra tiuj ofte malfacilaj jaroj estis nepra por la stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo.

 

    “Kune kun sia etika vizio, Zamenhof obstine tenis sin al la ideo, ke Esperanto apartenas al ĉiuj siaj parolantoj,” aldonas Fettes. “Malsame ol multaj aliaj planlingvaj aŭtoroj, li dekomence serĉis manieron fordoni sian gvidan rolon. Tial li reagis tre pozitive al la fondo de UEA en 1908, ĉar li prave vidis, ke la movado bezonas komunan tegmentan organizon en kiu ĉiuj esperantistoj povas kunlabori, sendepende de siaj naciecoj kaj siaj diversaj ideaj tendencoj. Liaj ideoj kaj lia ekzemplo restas inspiraj por ni ankoraŭ hodiaŭ”.

 

    Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, en 1959, Unesko rekonis lin kiel unu el la Grandaj Personecoj de la Homaro. Ankaŭ ĉi-foje, lia mortodatreveno estas listigita de Unesko inter la notindaj datrevenoj de la jaro 2017. Agante laŭ tiu instigo, la pola parlamento la 7-an de aprilo aklame akceptis rezolucion pri la signifo de lia vivoverko. Solenaĵoj, simpozioj kaj aliaj datrevenaj eventoj okazados tra la mondo ĝis la jarfino; kalendaro troveblas ĉe www.gazetaro.org.

 

    Al ĉiuj UN-funkciuloj, misioj, neregistaraj organizaĵoj: Ni invitas vin!

 

    Simpozio pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj atingo de vundeblaj homgrupoj, 11-12 majo.

 

    17-a de aprilo 2017. Ofte ripetata aspiro de la Celoj por Daŭripova Evoluigo estas tio, ke ili “neniun postlasu” kaj ke ili aparte atentu la plej vundeblajn homgrupojn. Ili ankaŭ apogu dudirektan komunikadon, ne nur desuprajn solvojn. Sed ĉu oni sufiĉe konsideras la rolon de lingvoj en tio? Ne sufiĉe, laŭ la Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, kies jara simpozio de 2017 esploros la temon “Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj Vundeblaj Homgrupoj.” La dutaga simpozio okazos ĵaŭdon kaj vendredon, 11-a kaj 12-a de majo, ĉe UN Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko, ekde la 9-a horo matene ambaŭtage.

 

    La simpozio enhavos dudekkvinon da referaĵoj prezentitaj de profesiuloj pri evoluigo, sciencistoj kaj specialistoj ligitaj al UN kaj Unesko, pri diversaj demandoj, inkluzive de la edukado de rifuĝintaj infanoj, migrula edukado, kaj lingvaj problemoj en evoluigo. Prezentantoj venos ne nur el Usono sed ankaŭ el Aŭstrio, Barato, Britio, Francio, Hungario, Italio, Kanado, Libano, Pakistano, Svedio, Svislando kaj Turkio. Ĉefparolantoj estos Christine Hélot (Universitato de Strasbourg) kaj François Grin (Universitato de Ĝenevo).

 

    Pro sia forta interesiĝo pri aspektoj de lingva diskriminacio kaj lingva egaleco, Universala Esperanto-Asocio estas fonda partnero de la ĉeforganizanto de la aranĝo, nome la Studogrupo pri Lingvo kaj UN. Kunlaborantaj organizantoj estas la Centro de Aplika Lingvistiko (Vaŝintono) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED). Subvencias la simpozion la Centro de Aplika Lingvistiko kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

 

    La simpozio, kiu estas malferma al UN-oficistoj, neregistaraj organizaĵoj, esploristoj kaj aliaj, celas konsciigi evoluigo-fakulojn pri la neceso kompreni kaj aŭskulti la voĉojn de tiuj kiujn oni ofte lasas neaŭskultataj, kaj la bezonon de esplorado pri tiuj problemoj. Detalojn pri la simpozio oni povas trovi ĉe www.languageandtheun.org.

 

    Sekvos la simpozion prelego pri persektuado de esperantistoj sub Hitler kaj Stalin

 

    14-a de aprilo 2017. Germana historiisto Ulrich Lins, aŭtoro de La danĝera lingvo, nove eldonita en la angla lingvo en duvoluma traduko de Humphrey Tonkin, prezentos la kvaran Prelegon "Tivadar Soros" la 12-an de majo. Lia temo estos la persekutado de Esperanto-parolantoj sub Hitler kaj Stalin, epizodo en la historioj de Germanio kaj Rusio relative nekonata ekster la Esperanto-movado. Ne nur okazis, ke la familianoj Zamenhof estis aparte markitaj por ekstermo fare de la Hitlera reĝimo, sed ankaŭ, ke la tuta Esperanto-movado en Sovetunio estis eliminita kaj multaj ĝiaj membroj estis murditaj aŭ forportitaj en siberiajn malliberejojn. Lins kaj Tonkin esperas, ke aperigo de la angla traduko igos tiun hontigan historion pli bone konata.

 

    La prelego okazos je la 4-a horo posttagmeze de la 12-a de majo, tuj post la supre menciita simpozio, kaj en la sama loko: UN Church Center, 777 United Nations Plaza, New York (44a Strato kaj Unua Avenuo). La prelego estas senpaga kaj malferma al la publiko.

 

    Ebligas la Prelegojn "Tivadar Soros" donaco de la familio Soros al Esperantic Studies Foundation. La prelegoj okazas sub aŭspicio de la Lingvistika Programo ĉe la Postdiploma Centro de la Urba Universitato de Novjorko.

 

    Pli fruajn prelegojn en la serio prezentis Esther Schor (Universitato Princeton), aŭtoro de Bridge of Words, studo pri Zamenhof kaj lia spirita heredaĵo al la Esperanto-movado; Michael Gordin (Universitato Princeton), pri Max Talmey, interlingvisto kaj fondinto de la Novjorka Esperanto-Societo, kaj Brigid O’Keeffe (Kolegio Brooklyn), pri esperantistaj vizitantoj al la frua Sovetunio.

 

    Dangerous Language: Esperanto under Hitler and Stalin kaj Dangerous Language: Esperanto and the Decline of Stalinism eldoniĝis de Palgrave Macmillan. Nova eldono de la Esperanto-originalo, La Danĝera Lingvo estas havebla de UEA.

 

    Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj:

    777 United Nations Plaza, New York, NY 10017.

    212-687-7041

    www.esperantoporun.org

    El Esperanto por UN, majo 2017

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments