El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arablingva versio de ĉinaj libroj debutis en abudabia librofoiro

| 2017-04-27
Bookmark and Share

    La 26an de aprilo en la 27a Internacia Librofoiro de Abudabio debutis arablingva versio de du ĉinaj libroj Ŝlosilaj Vortoj pri Ĉinio kaj La Zono kaj Vojo -- Kion Ĉinio Liveras al la Mondo dum Sia Kresko?, kuneldonitaj de Nov-Monda Eldonejo kaj Araba Scienca Eldonejo.

 

 

    Ŝlosilaj Vortoj pri Ĉinio, kun la temoj sintezo, disvolvo de Komunista Partio de Ĉinio, politiko, ekonomio kaj diplomatio, koncize eksplikas la ideojn, pensojn, politikojn kaj disvolvan vojon de Ĉinio en du lingvoj, la ĉina kaj la koncerna fremda lingvo. La libro, aŭtoritata kaj praktika, estis unuafoje publikigita dum la du sesioj pasintjare, kaj estis ŝatata de eksterlandaj raportistoj.

 

    Lastjare en la Pekina Internacia Libro-Foiro, Nov-Monda Eldonejo kaj Araba Scienca Eldonejo subskribis interkonsenton pri eksporto de kopirajto de arablingva versio de la libro. Dume estis faritaj interkonsentoj pri kopirajto de aliaj lingvoj: albana, hindia, japana, korea, pola, turka kaj germana. Pro tio ĝi fariĝis la sola libro kun plej multe da interkonsentoj pri kopirajto de lingva versio en tiu libro-foiro.

 

 

    Ĉeestis la ceremonion pli ol 60 homoj, inkluzive de kultura konsilisto de ĉina ambasadorejo al Egiptio kaj direktoro de Ĉina Kultura Centro en Kairo Chen Dongyun, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldon-Grupo Fang Zhenghui, eksa vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldon-Grupo Huang Youyi, reprezentantoj el Nov-Monda Eldonejo, reprezentantoj el Araba Scienca Eldonejo kaj homoj el kulturaj kaj amaskomunikilaj rondoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments