El Popola Ĉinio>头条新闻>

Romantika vivo de ĉinaj kaj belorusaj gejunuloj

| 2017-04-27
Bookmark and Share

    Nun la interŝanĝo inter Ĉinio kaj Belorusio plioftiĝas. Sekve de tio en Minsko, ĉefurbo de Belorusio, videblas pli kaj pli multaj ĉinoj. Kelkaj el ili edziĝis kun lokaj junulinoj kaj ĝuas romantikan vivon.

 

Liu Guibin kaj Naska en sia butiko en Minsko, la 13-an de aprilo 2017 (foto de Wu Zhuang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    Ĉina junulo Liu Guibin el la urbo Huichun de Jilin-provinco kaj belorusa junulino Naska estis samklasanoj de la Minska Ekonomia Universitato. Laŭ aranĝo de sia instruisto Naska helpis Liu, kiu havis malfacilon en lernado. Dum kontaktado Liu ekamis la belan kaj optimisman Naska kaj ŝi ankaŭ estis kortuŝita de la sincereco kaj bonkoreco de Liu. Ŝi babilis kun ĉinaj studentoj en la universitato por peti iliajn taksojn pri Liu. Tiel ŝi havis pli profundan konon pri Liu kaj finfine decidis edziniĝi al li.

 

Geedziĝa foto de Liu Guibin kaj Naska
 
Liu Guibin (la unua de dekstre), lia edzino Naska (la dua de dekstre) kaj liaj bogepatroj en gustumo de fonduo, la 13-an de aprilo 2017 (foto de Wu Zhuang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    Nun ili kunvivas jam de kvar jaroj kaj estas neapartigeblaj kunuloj kaj en vivo kaj en laboro.

 

La tuta familio de Liu Zheyuan en ludado en Minsko, la 18-an de aprilo 2017 (foto de Wu Zhuang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    Liu Zheyuan estas filo de ĉina pentristo kaj ekstudis en Belorusio post diplomiĝo el supermezlernejo. En 2012, okaze de la 20-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio, Liu, kiu estas en la kvarajara lernado en Belorusa Nacia Instituto de Artoj, okazigis en Minsko ekspozicion de pentraĵoj verkitaj de sia patro. La ekspozicion vizitis ankaŭ belorusa junulino Cristina. Liu konigis al ŝi la eksponaĵojn en la rusa lingvo kaj tiel ili interkonatiĝis.

 

Geedziĝa foto de Liu Zheyuan kaj Cristina
 
Aprezo de pentraĵo farita de Liu hejme, la 18-an de aprilo 2017 (foto de Wu Zhuang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    Poste iliaj interrilatoj evoluis de geamikoj al geamatoj kaj geedzoj. Nun ili havas sian amfrukton Liujia Baohua.

 

Huang Shaoheng kaj liaj familianoj ludis hejme, la 16-an de aprilo 2017 (foto de Wu Zhuang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    En iu vintra vespero antaŭ 5 jaroj, Huang Shaoheng, kiu faras doktorecan studadon pri monda historio de kulturo kaj arto en la Belorusa Nacia Universitato de Kulturo kaj Arto, spektis prezentadon en Filharmoni-koncertejo. Iu belorusa junulino, kiu estis sidanta apud li, scivoleme demandis: "Ĉu ankaŭ vi ŝatas kantojn kaj dancojn de nia lando?" Jen komenco de ilia feliĉa geedzeco. Tiu junulino nomiĝas Natasa kaj servas kiel akordionisto de la koncertejo.

 

Natasa ludis akordionon por siaj familianoj, la 16-an de aprilo 2017. (foto de Wu Zhuang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 
Geedziĝa foto de Huang Shaoheng kaj Natasa
 

    Huang donis al Natasa bonan impreson pro sia erudicio, do ŝi invitis lin al sia koncerto. Poste Natasa komencis private ludi por Huang. Kiam ŝi ludas, dancas du infanoj -- iliaj unujara filo Alexander kaj dujara filino Anna.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments