El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunluaj bicikloj de Ĉinio troveblas eksterlande

| 2017-04-26
Bookmark and Share
 

    La 24an de aprilo retejo de la rusa ĵurnalo Komercisto raportis, ke lastatempe la kembriĝa registaro traktas novan mekanismon pri luo de bicikloj el Ĉinio, kio, malsame ol tiu de lokaj firmaoj, permesas al luantoj libere forlasi la biciklojn post veturado.

 

    Bicikla regno

 

    Ĝi diris, ke ĉinoj ĝuas la oportunon de mallongtempa luo de bicikloj. Bicikloj ne estas altkostaj en Ĉinio. La servoamplekso pligrandiĝas, ĉar propra biciklo postulas riparon, kaj luo de la biciklo estas ĉipa kaj oportuna. Pro tio, en la lastaj du jaroj pli ol 40 firmaoj, kiuj liveras lueblajn biciklojn, aperis en Ĉinio. Luanto devas nur elŝuti poŝtelefonan softvaron, meti iom da mono en la elektronikan konton, kaj la averaĝa pago estas unu juano por unu fojo.

 

    La artikolo diris, ke malsame ol lueblaj bicikloj en usonaj kaj eŭropaj urboj, la bicikloj el Ĉinio ne postulas redonon en difinitaj parkejoj. Oni povas libere parki ilin post biciklado. Danke al lokalizilo ĉe la biciklo, la sekva luanto povas facile trovi ĝin.

 

    La retejo diris, ke ofo, unu el la grandskalaj firmaoj de kunluaj bicikloj, dismetis tri milionojn da bicikloj en 43 ĉinaj urboj, kaj altiris 20 milionojn da registritaj uzantoj. Ĝia ĉefa rivalo, Mobike, kiu naskiĝis lastjare, dismetis unu milionon da bicikloj en 33 ĉinaj urboj.

 

    La nova sistemo, populara inter konsumantoj, alportas grandan malfacilon al la urba infrastrukturo. En la pasintaj 20 jaroj aŭtoj populariĝis en Ĉinio, iam konata kiel bicikla regno. Pro tio, dum dezajno de novaj urboj oni ĉefe konsideras trafikon de aŭtoj. Reapero de bicikloj pliigas trafikan ŝtopiĝon.

 

    Investoj

 

    La firmaoj de kunluaj bicikloj akiris investojn de grandaj firmaoj, ekzemple Tencent, DiDi Chuxing, Matrix Partners China kaj CITIC Securities el Ĉinio, Temasek el Singapuro, DST el Rusio kaj Warburg Pincus el Usono.

 

    La firmao ofo gajnis investon de 450 milionoj da usonaj dolaroj el la kompanio DST kaj disvolvis sian negocon en Singapuro. Ofo planas liveri sian servon al aliaj 20 landoj, inkluzive de Usono, Japanio, Hispanio, Francio, Germanio kaj Finnlando, en la fino de 2017. Ankaŭ la firmao Mobike ricevis investon de 300 milionoj da usonaj dolaroj el la kompanioj Tencent, Temasek kaj aliaj en la komenco de la kuranta jaro, kaj liveros sian servon en cento da ĉinaj urboj kaj en aliaj landoj.

 

    Ĝis nun pli ol 900 firmaoj funkciigas kunluajn biciklojn en 650 urboj tutmonde. Antaŭ nelonge nederlandanoj trovis problemon pri manko de parkejoj, tamen ili klopodas ne alpreni rimedon de limigo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments