Mirinde bela mara stacio en Hainan, Ĉinio
Sansha estas juna urbo en la provinco Hainan, suda Ĉinio. La urbo, kiu situas ĉe la plej suda ekstremo de la lando, havas jurisdikcion super la insuloj, rifoj kaj akvoj de Xisha-insularo, Zhongsha-insularo kaj Nansha-insularo. Kun la marareo de pli ol du milionoj da kvadrataj kilometroj Sansha estas urbo de la lando kun la plej granda mara areo kaj la plej malgranda tera areo. Ankaŭ el la vidpunkto de la loĝantaro ĝi estas la plej malgranda region-nivela urbo.
Kun la laŭgrada progreso de la konstruado de infrastrukturo, pli kaj pli kreskas ankaŭ la kapablo de la urbo en garantio de provizado de vivnecesaĵoj, transportado kaj urĝa savado. Dank' al tio Sansha fariĝos belega stacio sur la Mara Silka Vojo.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat