El Popola Ĉinio>头条新闻>

Indoneziaj studentoj helpas ĉinojn per sang-donado

| 2017-04-25
Bookmark and Share
 

    Pro la altiĝo de temperaturo, malmultiĝas la urbanoj kiuj donacas sian sangon en Chongqing, municipo en sudokcidenta Ĉinio, sekve reduktiĝis la stoko de loka sangobanko. Dum la lastaj tagoj, laborantoj de sangocentro faris alvokon al filantropiaj organizoj en la urbo, por ke oni partoprenu en sang-donacado. Ĝuste tiam, indoneziaj studentoj kiuj lernas en la urbo decidis kunlabori.

 

 

    Antaŭtagmeze de la 22-a de aprilo, 52 indoneziaj studentoj donacis sian sangon en la sang-kolekta buso sur la placo Sanxia de Chongqing. Ili estas membroj de la loka branĉo sub la asocio de indonezi-devenaj studentoj en Ĉinio.

 

 

    Reprezentanto de la indoneziaj studentoj, Nikko Akbar, diris: "Senpaga sang-dono estas respondo al la helpoj kiujn oni donis al mi." Ŝi diris, ke kiam ŝi ĵus atingis Ĉinion, ĉinaj instruistoj kaj kunlernantoj multe helpis ŝin en vivo kaj lernado, nun ŝi klopodas laŭeble partopreni en filantropia afero por repago al la amo.

 

 

    Antaŭ la sang-donado, la studentoj faris prezentadon en indonezia stilo al la homoj, kiuj venis al la buso por doni sian sangon. Ili ankaŭ, kune kun ĉinaj kuracistoj, propagandis pri sang-donado. Danke al ilia klopodo, multaj urbanoj estis varbitaj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments