El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 35% de rubaĵoj estos recikligitaj en 2020

| 2017-04-24
Bookmark and Share
 

    S-ino Wang en Qingdao de Shandong-provinco havis multajn spertojn pri klasifiko de rubaĵoj. "Komence al ĉiu familio estis disdonitaj malsamaj sakoj por apartigi kuirejajn kaj aliajn rubaĵojn kaj meti ilin en malsamkolorajn rubujojn. Post kelka tempo, homoj perdis paciencon, kaj oni malkovris, ke laboristo miksis klasifikitajn rubaĵojn dum rubaĵ-kolektado."

 

    Lastatempe la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado kaj Ministerio de Loĝado kaj Urb-kampara Disvolvo de Ĉinio publikigis la Projekton pri Sistemo de Klasifiko de Ĉiutagaj Rubaĵoj. Ĝi postulas, ke 46 ĉinaj urboj plenumu devigan klasifikon de rubaĵoj por ke en la fino de 2020 recikligitaj rubaĵoj atingu pli ol 35% el la tuto.

 

    Ĉi-foje Ĉinio devigas klasifikon de rubaĵoj.

 

    Recikligo

 

    Kio estas la celo de klasifiko de rubaĵoj? Wang Weiping, konsilanto de la pekina magistrato, opinias, ke unue, klasifiko de rubaĵoj faciligas traktadon. La bruligeblaj estos senditaj al cindrigejoj, la kompoŝtigeblaj estos uzataj por sterkofarado, kaj la neorganikaj estos enterigitaj; due, ĝi faciligas recikligon. Ekzemple oni povas produkti recikligitajn paperon, metalon kaj plaston.

 

    Rekompenco

 

    En jinsong-a loĝkvartalo de Pekino, familioj, kiuj partoprenas en klasifiko de rubaĵoj, havas "verdajn kontojn". Per enmeto de klasifikitaj rubaĵoj en respektive bluajn kaj verdajn rubujojn oni povas akiri poentojn, kaj poste ricevi necesejan paperon, vojaĝsakon kaj aliajn ĉiutagajn uzaĵojn kiel rekompencojn kontraŭ akumulitaj poentoj.

 

    La projekto celas rekompenci civitanojn, kiuj ĝuste klasifikas rubaĵojn, laŭ la manieroj de "verda konto" kaj "mediprotekta dosiero" starigitaj por la civitanoj.

 

    Kuna laboro

 

    La respondeculoj pri la projekto decidis, ke sistemoj por kolekto kaj recikligo de rubaĵoj estu kunligitaj. Laŭ amaskomunikila raporto, en la unua duono de ĉi tiu jaro Pekino antaŭenigos integriĝon de la du sistemoj. Fakulo pensis, ke integriĝo de la du sistemoj povas pli bone antaŭenpuŝi klasifikon kaj recikligon de rubaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments