El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiom da scioj vi havas pri la ĉina lingvo?

| 2017-04-20
Bookmark and Share

    Laŭ onidiro, Cang Jie, oficisto pri historio de Huangdi, la prapatro de ĉinoj, kreis hieroglifon, la plej frua skribo de Ĉinio. Dio estis kortuŝita de Cang Jie pro kreo de la skribo kaj donacis grenpluvon. Tio estas la origino de grenpluvo, unu el la 24 sunperiodoj, kiu komenciĝas en la 19a, 20a aŭ 21a de aprilo. Pro tio UN fiksis la tagon de grenpluvo kiel la ĉinlingvan tagon ĉiujare por disvastigi la uzon de la ĉina lingvo en sia laboro.

 

    Unu el la ses oficialaj lingvoj de UN

 

 

    Nombro de parolantoj

 

    Pli ol 1,7 miliardoj da loĝantoj en la mondo parolas ĉine. La ĉina lingvo estas la dua plej multe uzata lingvo en Aŭstralio.

 

 

    Amplekso de uzo

 

    La ĉina lingvo estas uzata en Ĉinio (ĉeftero de Ĉinio, Hongkongo, Makao, Tajvano) kaj la ĉinlingvaj kulturaj rondoj de Singapuro, Malajzio, Japanio, la Korea Popoldemokratia Respubliko, Sud-Koreio, Indonezio, Tajlando, Vjetnamio, Kamboĝo, Birmo kaj aliaj landoj.

 

 

    Disvolvado de la ĉina lingvo

 

    Enskriboj sur testudaj karapacoj kaj bestaj ostoj, enskriboj sur antikvaj bronzaĵoj kaj malgranda ĝŭan-kaligrafio apartenas al la antikva skribo.

 

 

    Regula manskribo, ŝing-kaligrafio kaj caŭ-kaligrafio apartenas al la moderna skribo.

 

 

    Plej malfacila lingvo

 

    Studo montras, ke anglalingvano postulas 1,69 jaron aŭ 2 200 lernohorojn por lerte uzi la ĉinan lingvon.

 

    La kaŭzo estas, ke la ĉina lingvo estas tonlingvo, kaj la signifoj ŝanĝas laŭ la ŝanĝiĝoj de la tonoj.

 

 

    Ĉinaj vortoj estis enmetitaj en la Oksfordan Anglalingvan Vortaron

 

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments