El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la komuna raporta aranĝo pri la konstruado de la Mara Silka Vojo en la 21-a Jarcento inter Ĉinio kaj ASOAL

| 2017-04-20
Bookmark and Share
 
 
 
 

    La 17-an de aprilo oficiale komenciĝis la komuna raporta aranĝo pri la konstruado de la Mara Silka Vojo en la 21-a Jarcento inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Al la ĉi-foja aranĝo kun la temo "la industria transformo en centra Ĉinio kaj internaciaj kunlaboroj" estas invititaj 20 raportistoj de 20 ĉefaj amaskomunikiloj el la 10 membro-landoj de ASOAL. La invititaj amaskomunikiloj inkluzivas la brunejan ĵurnalon Borneo Bulletin, la singapuran ĵurnalon Lianhe Zaobao, la filipinan nacian televidon ktp. Partoprenas la aranĝon ankaŭ kelkaj ĉinaj amaskomunikiloj.

 

    Dum la 11-taga aranĝo la raportistoj vojaĝos en sep urboj kaj gubernioj de la provincoj Hunan kaj Jiangxi, intervjuos gvidantojn de lokaj registaroj kaj respondeculojn de rilataj registaraj fakoj, vizitos ĉirkaŭ 30 intervju-celojn kun lokaj karakterizaĵoj kia la Jingdezhen-a Muzeo pri Ceramikaĵoj, fokusiĝos al la konstruado de la loka ekonomio kaj la disvolvigo de la industrioj kun lokaj karakterizaĵoj. Ili celas trovi ŝancojn por kunlaboro kaj kampojn en kiuj tiuj landoj povos kompletigi unu la alian per kunlaboro.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments