El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉiu ĉino legis preskaŭ ok librojn lastjare

| 2017-04-20
Bookmark and Share
 

    La 18an de aprilo la Ĉina Akademio de Gazetaro kaj Eldonado anoncis la rezulton de la 14a enketo pri lego de ĉinoj. La rezulto montris, ke lego de plenkreskuloj per diversaj mediatoj kalkuliĝis al 79,9%, pli alte ol 79,6% de la antaŭa jaro. Diĝita lego estis 68,2%, je 4,2% pli alte ol 64% en 2015. Lego de libroj estis 58,8%, je 0,4% pli alte ol 58,4% en 2015. En 2016 ĉiu plenkreskulo averaĝe legis 7,86 librojn, je 0,02 pli multe ol tiu en 2015. Lego per poŝtelefono atingis 66,1% kun kresko en sinsekvaj ok jaroj.

 

    Pri propra takso, nur 1,7% da homoj kredis, ke ili abunde legis, 6,6% da homoj opiniis, ke ili multe legis, 36% da homoj diris, ke ili modere legis, kaj 45,2% da homoj pensis, ke ili malmulte legis.

 

    Laŭ publikaĵoj, en 2016 ĉiu plenkreskulo legis preskaŭ 7,86 librojn, interalie 4,65 estas paperaj kaj 3,21 estas elektronikaj. Lego de ĵurnaloj kaj periodaĵoj estis respektive 44,66 kaj 3,44 ekzempleroj, malpli ol 54,76 kaj 4,91 ekzempleroj en la antaŭa jaro.

 

    Laŭ legorimedoj, 51,6% de la plenkreskuloj preferis paperan legon, 9,8% -- enretan legon, 33,8% ŝatis legon per poŝtelefono, 3,8% kliniĝis al lego per elektronika legilo, kaj nur 1% havis kutimon elŝuti interrete kaj printi la legaĵon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments