El Popola Ĉinio>头条新闻>

Per la cifereca tekniko finkonstruiĝis la virtuala ĝardeno Yuanmingyuan, kiu konsistigas 60% de la originala

| 2017-04-19
Bookmark and Share
La bildo de la restarigita sceno Fanghushengjing en la ĝardeno Yuanmingyuan dum la regado de la imperiestro Qianlong (foto de Tsinghua-Universitato)
 

    Ĉi tiu jaro estas la 310-jara jubileo de la imperiestra ĝardeno Yuanmingyuan. Por reprodukti la originalan ĝardenon Guo Daiheng, profesorino de la fakultato pri arkitekturo de Tsinghua-Universitato, finis la ciferecan restarigon de tiuj partoj de la ĝardeno pri kiuj akireblas efektivaj informoj. Danke al la 15-jara laboro de prof. Guo kaj ŝia teamo, nun 60% de la tuta ĝardeno estas ciferece restarigitaj.

 

    Post la restarigo la ĝardeno prezentiĝas en malsamaj formoj laŭ malsamaj epokoj. Iuj partoj eĉ havas 7 malsamajn aspektojn, kiuj reflektas ŝanĝojn dum la regado de 5 imperiestroj.

 

    Oni povas vidi la virtualajn bildojn de la ĝardeno per moveblaj ĉiĉeron-sistemo kaj virtuala promen-sistemo. Tiuj sistemoj estas moveblaj navigiloj kun funkcioj kiaj identigo de loko, navigado, rekonado de loko, sondosieroj de eksplikado kaj produktoj ofertantaj enmergiĝo-spertojn kun alt-difinaj scenoj. Nun en la parko oni povas lui aparaton de tiuj sistemoj kontraŭ ĉirkaŭ 30 juanoj. Ĝi jam estas uzita por pli ol kelkcent mil fojoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments