Ruino de la Antikva Vojo ĉe Xiaohan en la sekcio de Shihao

| 2017-04-18
Bookmark and Share



La Antikva Vojo ĉe Xiaohan 





Marko de la ruino de la sekcio en Shihao de la Antikva Vojo 





Radsulkoj longaj je pli ol 10 metroj en la sekcio en Shihao de la Antikva Vojo  





Ĉevalaj hufferoj kaj fera rigilo elterigitaj el la ruino  



 

    Ankaŭ la ruino de la Antikva Vojo ĉe Xiaohan en la sekcio de Shihao de la urbo Sanmenxia en la provinco Henan, centra Ĉinio, estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo: la komenca segmento kaj la projekto pri la reto de la vojoj en la Tianshan-a Galerio kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio, kaj enskribita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

 

    La Antikva Vojo ĉe Xiaohan inter la urbo Luoyang kaj la urbo Chang'an (la nuna Xi'an) estis la plej grava parto en la starta punkto de la trunka linio de la Silka Vojo, kaj ankaŭ gorĝa sekcio de la centra regiono ĝis la Okcidenta Regiono.

 

    La Antikva Vojo ĉe Xiaohan originis en neolitiko kaj formiĝis en la tempodaŭro de la dinastio Okcidenta Zhou (1046 a. K. -- 771 a. K.) kaj prosperis en la tempodaŭro de la dinastioj Han kaj Tang, kaj funkciis kiel neevitebla vojo al kaj de la centra regiono por komercistoj el la Okcidenta Regiono, centra Azio kaj por tiuj el la eŭropaj landoj. Ĝi apogis gravajn dinastiojn, kiaj Han, Sui kaj Tang, kaj ludis ŝlosilan rolon sur la internaj kaj eksteraj kampoj politika, milita, komerca kaj kultura.

 

    La ruino de la sekcio en Shihao de la Antikva Vojo ĉe Xiaohan situanta en la okcidenta parto de la provinco Henan ekkonstruiĝis en la epoko Jian'an de la dinastio Orienta Han (196-220) kaj servis ĝis la jaro 1922. La ruino longas proksimume 230 metrojn, interalie rimarkeblas la radsulkoj longaj pli ol dek metrojn, kaj posedas relative altan valoron por protektado de heredaĵo kaj akademia esplorado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhu Mingyi

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments