El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN subtenas la iniciaton "La Zono kaj Vojo"

| 2017-04-18
Bookmark and Share
La 11an de aprilo 2016 Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko de UN subskribis dokumenton pri kunlaboro de "La Zono kaj Vojo".
 

    La Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro okazos en Pekino en majo. "La Zono kaj Vojo" estas atentata tutmonde. Antaŭ kelkaj tagoj en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko okazis la altnivela seminario pri "La Zono kaj Vojo".

 

    Respondoj

 

    Ĝis nun koncernaj rezolucioj aŭ dokumentoj de organoj de UN, inkluzive de Sekureca Konsilio, plurfoje enskribis aŭ prezentis la enhavon pri "La Zono kaj Vojo".

 

    En marto la Sekureca Konsilio adoptis la rezolucion 2 344 pri la afgana demando. La rezolucio unuafoje preskribas la ideon pri konstruo de la homara komunumo de komuna sorto. Ĝi alvokas la internacian komunumon fortigi interregionan ekonomian kunlaboron per la iniciato, urĝas ĉiujn flankojn liveri sekurecan medion por la iniciato, fortigi integriĝon de disvolvaj politikoj kaj antaŭenigi interligon, interlaboron kaj pragmatan kunlaboron.

 

    Akordo

 

    La iniciato povas ludi sur la sceno de UN, ĉar ĝi akordas al la laboro kaj celo de UN kaj al la komunaj interesoj de ĝiaj membrolandoj.

 

    Fakuloj diris, ke landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kovras pli ol 60% de la monda loĝantaro kaj pli ol trionon de la malneta enlanda produkto kaj komerco de la mondo, sekve la iniciato povas kupliĝi al la celo de UN pri daŭripova evoluigo en 2030 kaj liveri gigantan movforton por antaŭenpuŝi la celon.

 

    Kunlaboro

 

    Fakuloj rimarkigis, ke multaj organoj de UN intencas interligi la iniciaton, kaj duflanka kunlaboro havos vastajn perspektivojn.

 

    Shamshad Akhtar, plenuma sekretario de UN pri Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko, diris, ke intencoleteroj subskribitaj de la komisiono pri la iniciato montras la fidon kaj politikan promeson de ĝiaj membroj pri plenumo de la kunlaboro. La iniciato estas historia ŝanco por puŝi interligon kaj interlaboron en materia kaj nemateria disvolvo de Azi-Pacifiko. La komisiono kaj Ĉinio povos pligrandigi kunlaboron kadre de "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments