El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vapora motorvagono ankoraŭ vivas en Sichuan, Ĉinio

| 2017-04-18
Bookmark and Share
 

    Printempe ekzistas en la provinco Sichuan, Ĉinio, bela pejzaĝo: kiam floras la floroj de aleŭritaj arboj, malgranda vapora motorvagono fajfante veturas inter la arboj. En la 17-a de aprilo oni kaptis tian bildon per fotilo.

 

 

    En la gubernio Jianwei de la provinco Sichuan nun ankoraŭ funkcias malnova vapora motorvagono sur la fervoja trako kun mallarĝa ŝpuro. Oni nomas ĝin "Jiayang-trajneto". Ĝi ekfunkciis en 1959, kaj tenas ĝis nun la plej originan manipul-manieron de la pasinta jarcento. Ĝia fervoja linio longas nur je 19 284 metroj, kaj 2 horoj sufiĉas por irrevena veturado.

 

 

    Laŭ la fervoja linio etendiĝas belega pejzaĝo de la naturo, ĉie videblas krutaĵoj kaj aroj da raraj plantoj.

 

 

    En aprilo 2006 la loka registaro decidis protekti la vaporan motorvagonon kiel "industrian heredaĵon". Oni trovis vojon por komuna disvolviĝo de la turisma kaj karbomineja industrioj kiel kultura kaj turisma resursoj.

 

 

    La aleŭrita arbo, angle nomata "tung tree", estas grava arbo en Ĉinio, de kiu oni prenas oleon. Ĝia oleo, ordinare konata kiel "tung oil", estas bonkvalita industria oleo kun sekiĝ-facileco, brileco, kontraŭalkaleco, kontraŭakveco, kontraŭrusteco kaj aliaj. Tia arbo estas plantita en Ĉinio dum almenaŭ mil jaroj, sed nur ekde la jaro 1880, ĝi estis enkondukita eksterlande.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments