El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pekina Esperanto Asocio kunvenis omaĝe al la centjariĝo de la forpaso de Zamenhof

| 2017-04-17
Bookmark and Share

 

    En la 15-a de aprilo okazis speciala kunveno de Pekina Esperanto-Asocio omaĝe al la centjariĝo de la forpaso de Zamenhof, iniciatinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La kunveno okazis en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, kie jam de multaj jaroj regule okazas Esperanto-kursoj kaj aliaj aktivaĵoj organizitaj de la Pekina Esperanto-Asocio.

 

    Ĉifoja kunveno ne okazis en ĉambro, sed en unu el la belaj ĝardenoj de la universitato, kiuj dum printempo pleniĝas de floroj kaj verdo. Eblis aŭdi la kantadon de birdoj kaj ĝui la trankviligan etoson. Multaj vizitantoj iras al la universitato dum semajnfinoj por pasigi la tagon, inter ili gepatroj kun infanoj kaj fotemuloj kiuj profitas la printempon por foti la belajn peoniojn en la universitato.

 

    Esperantistoj renkontiĝis en la ĝardeno je la naŭa matene kaj pendigis ĉe kiosko la flagon de Esperanto kaj la nomon de la evento en la ĉina lingvo por kapti la atenton de scivolemaj preterpasantoj, kiuj dum iom da tempo restis ĉe ni kaj informiĝis pri la lingvo. Multaj pekinaj esperantistoj ne povis ĉeesti, sed inter la ĉeestantoj estis homoj junaj kaj maljunaj, fluparolantoj kaj komencantoj, kaj la etoso estis tre agrabla.

 

    La kunsidon gvidis samideano Fortego, kiu salutis la ĉeestantojn kaj invitis la parolantojn paroli en tiu solenaĵo omaĝe al Zamenhof. Unue parolis D-ro Li Weilun, veterana esperantisto kaj profesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, kiu koncize prezentis la vivon de Zamenhof kaj sekve parolis pri la reguloj de Esperanto, ofte komparante ĝin al aliaj lingvoj.

 

    La sekva parolanto estis Liu Junfang, kiu rakontis pri la historio de Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia, fondita de li mem en decembro 1964.

 

    Sekve Rafael Henrique Zerbetto, el Brazilo, kiu vivas en Pekino kaj laboras en la Esperanta Redakcio de El Popola Ĉinio, laŭtlegis parton de parolado de Zamenhof dum la solena malfermo de la unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en 1905 en Francio, kaj Ĝoja, ĵurnalisto de Ĉina Radio Internacia, laŭtlegis la saman tekston en la ĉina lingvo.

 

    Choi Manwon, esperantisto el Korea Respubliko, kiu vivas en Pekino kaj laboras kiel raportisto de El Popola Ĉinio, parolis pri la lernado de Esperanto, substrekante, ke malgraŭ tio, ke Esperanto estas pli facile lernebla ol etnaj lingvoj, oni devas diligente studi por esti kapabla flue paroli ĝin, kaj konsilis al lernantoj ĉiutage legi tekston en Esperanto kaj korespondi kun aliaj homoj per ĝi.

 

    La lasta parolanto estis samideanino Lin Lisha, kiu rakontis pri sia vojaĝo al Pollando, precipe al Bjalistoko, kie naskiĝis Zamenhof.

 

    Post la fino de la kunsido samideanoj agrable babilis dum iom da tempo kaj sekve adiaŭis.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments