El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malajzia junulo naskita en 1995 provas fariĝi ĉin-medicina kuracisto

| 2017-04-17
Bookmark and Share
Lai Yuyang dum ekzercado prepari preskribitajn ĉinajn herbo-medikamentojn
 
Lai Yuyang (maldekstre) prezentas al paciento planon de fizioterapio.
 

    Lai Yuyang, kvara-generacia elmigrinta ĉino naskita en Malajzio en 1995, nun estas tria-lernojara studento pri tradicia ĉina medicino en la Fujian-a Universitato de Tradicia Ĉina Medicino. Kiel knabo Lai jam profitis de tradicia ĉina medicino populara inter malajziaj ĉinoj. Unu tagon antaŭ la universitata enir-ekzameno en Malajzio li serioze malvarmumiĝis kaj estis kuracita per ĉina skrap-terapio kun la helpo de aliaj familianoj. Kuraĝigite de ili li decidis veni al Ĉinio por studi tradician ĉinan medicinon, kaj fine sukcesis realigi sian deziron. En la universitato Lai trovis tradician fizioterapion tre interesa kaj kun la helpo de la universitato, kun aliaj studentoj venintaj el Taiwan, Hongkongo ktp, li starigis la masaĝejon nomatan "Xingshu xinjiu" en la provinca novkreada parko de la universitato. Dum malpli ol unu jaro 22 studentoj partoprenis en ilia teamo. La masaĝejo estas malfermata nur 3 horojn ĉiutage. Kvankam 3 horoj estas mallonga peco da tempo, dank' al tiu praktiko li gajnis valorajn klinikan kaj administran spertojn. "Kaj la ŝanco studi tradician ĉinan medicinon en Ĉinio kaj la ŝanco starigi masaĝejon estas raraj kaj altvaloraj. Mi esperas, ke mi estonte povos starigi ĉin-medicinan klinikon kaj popularigi tradician ĉinan medicinon en Malajzio", Lai diris.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments