El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kompanio provizos usonajn urbojn per la vagonaroj por novaj metroaj linioj

| 2017-04-13
Bookmark and Share

La 12-an de aprilo estis oficiale subskribita la kontrakto pri aĉetado de la vagonaroj por la ruĝa kaj purpura metroaj linioj en Los-Anĝeleso, Usono. Subskribis la dokumenton la Los-Anĝelesa Administracio pri Metroa Transportado kaj la ĉina trajno-fabrika kompanio CRRC (China Railway Rolling Stock Corporation Ltd.). La metroa projekto postulas totale 1,23 miliardojn da juanoj por la aĉetado de la vagonaroj. Por la ĉina kompanio tio estas la dua fojo partopreni en simila usona projekto post kiam ĝi sukcese akiris la kontrakton de la ruĝa kaj oranĝa metroaj linioj en Bostono. Ĉinaj metro-vagonoj veturos en la urbo, kie troviĝas i.a. Holivudo.

 

Ĉinaj kaj usonaj reprezentantoj prezentas la modelon de metroaj vagonaroj.
 

    La direkcia prezidanto de la supre menciita administracio diris en intervjuo: "La hodiaŭa subskribo fariĝos alia mejloŝtono en la klopodado por fari nian urbon metropolo de la monda transportado. Mi sincere antaŭdankas la kompanion CRRC kiu alportos por niaj urbanoj rapidajn, sekurajn kaj altkvalitajn metro-vagonarojn."

 

    Multigi dungiĝon, disvolvi la fervojan industrion, prosperigi la ĉirkaŭan regionon... Realigante la metroajn projektojn de tiuj usonaj urboj oni nun ekskribas novan ĉapitron de la ĉina-usona kunlaborado en la fervoja kampo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments