El Popola Ĉinio>头条新闻>

Asteroido preterpasos la terglobon en la 19-a de aprilo

| 2017-04-11
Bookmark and Share
 

    Laŭ la observado, la 19-an de aprilo la granda asteroido 2014JO25 atingos la minimuman distancon de sia orbito al la terglobo. La distanco estos nur 1.8 milionoj da kilometroj, la plej mallonga distanco inter ĝi kaj la terglobo en la pasintaj 400 jaroj, kaj ankaŭ inter ĉi-speca asteroido kaj la terglobo en la lastaj 13 jaroj.

 

    La asteroido nomita 2014JO25, kies diametro estas 650 metroj, estis unuafoje vidita en majo 2014. Dum ĝia preterflugo al la terglobo en la 19-a de aprilo, oni povos observadi ĝin dum unu aŭ du vesperoj per malgrandaj optikaj teleskopoj. La sama ŝanco revenos al ni post 500 jaroj.

 

    NASA diris, ke kvankam ne ekzistas ebleco, ke 2014JO25 tuŝos la terglobon, tamen por ĝi, jam estas "sufiĉe proksima" -- egalas al 4.6-oble granda distanco inter la luno kaj la terglobo. Depost kiam la asteroido Toutatis preterpasis la terglobon en 2004, ĉi-foja preterflugo estos la plej proksima por tiuj ĉi specaj asteroidoj. Tiam la distanco inter Toutatis kaj la terglobo estis kvaroble pli granda ol tiu inter la luno kaj nia planedo.

 

    NASA diris, ke la asteroido havas lum-reflektan flankon, amatoraj astronomoj povos vidi ĝin per malgrandaj teleskopoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments