El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis ĉina kaj usona ŝtatestroj en Mar-Lago en Florido

| 2017-04-10
Bookmark and Share
 

    Ĵaŭde posttagmeze je la 5a horo laŭ loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis la feriejon Mar-Lago en Florido de Usono. Ili estis salutitaj de usona prezidento Donald Trump kaj lia edzino Trump Melania ĉe la parkejo.

 

    Dum la renkontiĝo, Xi diris, ke bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono utilas ne nur al la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ al la mondo. Li akcentis, ke estas mil kialoj por bonigi la rilatojn inter la du landoj, sed neniu kialo por rompi ilin, kaj li volas labori kun Trump por antaŭenigi la rilatojn por pli granda disvolviĝo ĉe la nova deirpunkto. Li diris, ke kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por la du landoj, kaj ili tute povas fariĝi bonaj partneroj. Xi invitis Trump fari ŝtatan viziton al Ĉinio en la kuranta jaro. Li opiniis, ke la du flankoj devas subteni striktan komunikadon en diversaj manieroj kaj plene utiligi altnivelajn mekanismojn de la dialogo pri ekstera politiko kaj sekureco, la ampleksa ekonomia dialogo, la dialogo pri leĝplenumo kaj interreta sekureco, la socia kaj kultura dialogo. Li urĝis la du flankojn antaŭenigi la intertraktadon pri komerca interkonsento por akceli sanan disvolviĝon de dudirektaj komerco kaj investo kaj diskuti pri kunlaboro en infrastruktura konstruo kaj energio. Li aldonis, ke la du flankoj devas konvene trakti sensivajn demandojn kaj malkonsentojn per konstruema sinteno kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

 

    Trump diris, ke Usono kaj Ĉinio havas gravan respondecon kiel grandaj landoj, kaj la du flankoj devas subteni komunikadon kaj kunordigon pri gravaj demandoj. Li aldonis, ke li volas starigi bonajn rilatojn kun Xi kaj antaŭenigi la usona-ĉinajn rilatojn por pli granda disvolviĝo. Li ĝoje akceptis la inviton de Xi pri ŝtata vizito al Ĉinio kaj esprimis la deziron fari la viziton en frua dato.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments