El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkcio de inteligentaj poŝtelefonoj en trafiko-karto

| 2017-04-10
Bookmark and Share
 

    Disvolviĝo de teknologio alportis grandan komforton por trafiko. Fabrikantoj de poŝtelefonoj MI, HUAWEI, SAMSUNG ktp, jam eniris en la merkaton pri transportaj servoj kaj aldonis funkcion de trafiko-karto al inteligentaj poŝtelefonoj.

 

 

    En januaro 2015, en Ŝanhajo, estis malfermita funkcio de trafiko-karto de poŝtelefono MI. Tio signifas, ke poŝtelefono MI oficiale eniris en la kampon de inteligenta vojaĝado. Homoj kun poŝtelefono povas veturi per buso kaj metroo, iri al vendejo por butikumado kaj prizorgi monon por aliaj trafiko-kartoj.

 

    La 24-an de februaro 2016, post lanĉo de Poŝtelefono MI-5, poŝtelefonoj MI rapide disvolviĝis en trafiko-kampo. Estis sinsekve malfermita funkcio de trafiko-karto de Poŝtelefono MI en Pekino, Ŝanhajo, Shenzhen, Wuhan, Suzhou, Guangdong kaj Hangzhou, kaj tiu funkcio en Changsha estas en fazo de interna testado. Trafiko-karto de Poŝtelefono MI povas esti uzata en ok provincoj aŭ urboj kaj la kompanio MI iras antaŭ aliaj poŝtelefonaj fabrikantoj tiu-flanke.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments