El Popola Ĉinio>头条新闻>

Omaro spegulas komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono

| 2017-04-10
Bookmark and Share
 

    Usona omaro populariĝas en Ĉinio.

 

    Vivantaj kaj movantaj omaroj, kaptitaj matene per dratretoj de usonaj fiŝkaptistoj en la insulo Little Cranberry de la ŝtato Majne, vespere de la sekva tago estos plado sur manĝotablo en Nordorienta Ĉinio. La bona odoro de omaro kuirita kun ajlo instigas homojn movi siajn fingrojn kaj buŝojn.

 

    Omaro, kvankam malgranda, povas ligi du popolojn kiuj vivas tre malproksime unu de la alia, apartigitajn de oceano. Antaŭ 160 jaroj, omaristoj jam ekzistis. Ili spertis prosperon kaj malprosperon laŭ tempopaso, kaj pro ŝanĝoj en la strukturo de industrio, la konsumantaro malpliiĝas. Sekve, pro tio ke provizo superis postulon, la konkurado kreskis kaj la profesio riskis malaperi. Tamen, pro tio, ke ĉinaj konsumantoj ŝatas omaron, tiu negoco denove prosperas.

 

    Tio estas la rakonto pri omaro el ĵurnalo The Washington Post, enreta priŝerco titolita kiel "ĉinaj gustumuloj savis usonan industrion" kaj ankaŭ viva ekzemplo pri la kungajna komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono. La rakonto montris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono profitigas kaj prosperigas ambaŭ landojn.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments